Ino Kolbe

germana verkisto (1914 - 2010)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ino KOLBE (naskiĝis kiel Ino VOIGT la 28-an de februaro 1914, forpasis la 16-an de februaro 2010) estis germana esperantistino.

Ino Kolbe
Persona informo
Naskonomo Ino Voigt
Naskiĝo 28-an de februaro 1914 (1914-02-28)
Morto 16-an de februaro 2010 (2010-02-16) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Ŝi lernis la lingvon denaske, same kiel ŝia frato Holdo Voigt (naskita la 6-an de novembro 1915). Iliaj gepatroj estis fervoraj esperantistoj kaj socialistoj en Leipzig, la patro Reinhold Voigt (1885-1969) estis kunfondinto de GLEA.

Ŝi verkis kelkajn librojn, broŝurojn kaj artikolojn pri Esperanto kaj kontrollegis la kompletan vortaregon "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause (1999).

Verkoj redakti

En la germana lingvo redakti

  • Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Leipzig 1996, 64+11+104 p.
  • Mein Leben mit und für Esperanto. Leipzig 2002 (2a korektita eld.), 92 p.
  • Knöschke, Linde / Kolbe, Ino (1997): „der esperantist“ 1 (1965) - 164 (1990). Register. Teil I. (Redaktion und Einleitung: Detlev Blanke) Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e. V. (GIL), 1997, 120 S.
  • Kolbe, Ino (1998): „der esperantist“ 1 (1965) - 164 (1990). Register Teil II. (Redaktion und Einleitung: Detlev Blanke), Berlin: Arbeitsgruppe Geschichte des Esperanto-Verbandes der DDR, 120 S. Vidu krome jenan eseon pri „der esperantist“:

En Esperanto redakti

  • Mia vivo kun kaj por Esperanto. Leipzig, 2003. 66 p. (Koncizigita versio en Esperanto laŭ la germana "Mein Leben mit und für Esperanto"; aŭtora traduko) mendilo en UEA

Vidu ankaŭ redakti

Denaskaj Esperanto-parolantoj

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Ino Kolbe » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»