Inovce, hungare Éralja estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Inócz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Inovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Inovce situas flanke de monto 976 m-ojn alta, laŭ la ukraina landlimo, fine de sakovojo. Sobrance troviĝas 18 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1555. En 1910 loĝis en Éralja 311 da homoj, (290 rutenoj, 7 germanoj, 5 slovakoj, unusola hungaro). Ĝis Traktato de Trianon Éralja apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Szinna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Iom pli antaŭe la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Inovce 253 da homoj, (239 slovakoj, 6 ukrainoj, 5 rutenoj). Vilaĝservoj estas polico, fajrobrigado.

Vidindaĵo redakti

Famulo redakti

En Inóc naskiĝis hungara-juda teologo Mór Ballagi.

Eksteraj ligiloj redakti