Instinkto-Nutrado , Instinkto-terapioAnopsologio estas manĝmaniero laŭ kiu la homa korpo ĉiam scius kion ĝi precize bezonas. Pere de flaro kaj gusto, la korpo povus identigi la nutraĵon kiun ĝi bezonus tiumomente. Sed laŭ tiu manĝfilozofio, por ke la dieto estu efektiva, la provulo devas nepre manĝi nekuiritajn kaj nemiksitajn nutraĵojn. La uzantoj de tiu dieto deklaras ke ĝi estigas pli sanan korpon.

La durio havas certan popularecon inter la instinktmanĝantoj

Oni ne scias ekzakte la originon de tiu manĝmaniero, sed ĝi konatiĝis precipe kiam iu franco, nomata Guy-Claude Burger popularigis ĝin traeŭrope kaj eĉ tratutmonde. Sed multaj personoj, ĵurnalistoj, kaj asocioj karakterizis ĝin kiel danĝera pseŭdoscienco.

Kion fari por manĝi Instinktnutrade? redakti

Prahistorie, la homoj kiel la bestoj manĝis tion kion ili trovis kaj ne modifis la nutraĵojn kuirante aŭ miksante ilin. Ili trovis pomon sur arbo, fiŝon en rivero kaj tuj manĝis ilin sen ia ajn preparo. Kiel la bestoj, la homoj ne elektis la nutraĵon hazarde (krom kompreneble granda malsato), sed elektis la nutraĵon kiu plej bone odoris kaj bongustis. Laŭ la Instinktnutrada teorio, tiu estis la plej bona kaj la plej sana manĝmaniero kaj, laŭ ĝi, ni nun erarigas la korpon kuirante aŭ miksante nutraĵojn.

Nuntempe por provi manĝi instinktnutrade, oni devas (prefere somere) iompostiome manĝi nur krudajn nutraĵojn. Alveninte al tiu grado, oni poste disponigas kiel eble plej multajn fruktojn, legomojn, legumenacojn kaj eĉ sekigitajn viandojn aŭ fiŝojn surtable por plej bone elekti la nutraĵon kiun onia korpo bezonus. Dum la elektado, nepras ne fidi oniajn okulojn aŭ oniajn dezirojn (ekz : tiu mango ŝajnas tre bela, ĝi certe estos bona por mi) sed prefere nian nazon kaj poste nian buŝon. Se iu nutraĵo odoras kaj gustumas je nenio, oni ne bezonas ĝin tiumomente (sed eble unu horon poste, ni bezonos ĝin). Se male, tuj kiam oni eniras nutraĵĉambron (kaj ne kuirejon), la odoro de la mango estas tre vigla, tiam ni bezonas ĝin kaj estas konsilate ekmanĝi ĝin.

Dum la manĝado, se oni atentas, ekde iu momento la gusto ŝanĝas. Se oni plu manĝas, povas esti doloriga (kiel ekzemple kiam oni tro manĝas ananason, la buŝo brulvundas). Tiu momento estas nomata la halto. Oni ne bezonas plu manĝi la manĝatan nutraĵon kaj oni devas elekti alian. Ni ne devas miksi, kaj kiel eble plej ne tranĉi la nutraĵon antaŭ manĝi. La nutraĵo devus ankaŭ esti kiel eble plej freŝa kaj pura (utilas havi ĝardenon).

Burger kaj kritikoj redakti

La instinktonutrado kiel oni nun konas ĝin estas kreita de Guy-Claude Burger, franculo kiu redaktis plurajn librojn pri ĝi kaj establigis kompleksan teorion (Instinktoterapio) laŭ kiu la homo devus fidi sian instinkton. La ulo estas aktuale malliberigita en Francio ekde 2001 pro incesto kaj seksperforto. Li efektive ankaŭ kreis teorion (metapsikanalizo) laŭ kiu ni devus ĉiam fidi onian instinkton, eĉ pri sekso. Tiu afero tre malbonigis la reputacion pri la dieto en Francio. Ĉar multaj personoj konsideris la tutaĵon kiel sekta obskura afero. La Instinktoterapio estas cetere konsiderata sekto en Francio de multaj kontraŭsektaj asocioj.

Uzantoj de la dieto klamis ke tiu afero tute senrilatis kun la manĝmaniero, kaj eĉ ke Burger, eĉ se li popularigis la movadon, ne estis la kreinto de la dieto, kiu ekzistis jam antaŭe. Aliaj (sed ne multaj) daŭre subtenis Burger kaj deklaris ke li estis viktimo de komploto kaj ke la uloj kiuj plendis mensogis. Ĉiuokaze la ulo kiun kelkaj nomis "guruo" submetiĝis nun al kondamno.

Multaj ankaŭ kritikis la movadon atribuante al ĝi "Kontraŭleĝan praktikon pri kuracarto" ĉar Burger certigis ke se popoloj manĝus instinktnutrade dum pluraj generacioj, la malsanoj estus malaperontaj progresive. Tio igis kelkajn malsanajn personojn propravole haltigi iliajn kuracadojn por eki manĝi Instinktnutrade. Tion kelkaj asocioj taksis kriminala.

La Instinknutradaj manĝantoj estis ĉefe francaj, kaj multaj vojaĝis al pli varmaj landoj kie pli facilas sperti la dieton. Sed ekde la proceso de Burger, iliaj nombroj malkreskiĝis. Male, en Germanio, la movado kreskiĝas. Oni taksas ke estas tuttere kelkaj miloj da Instinktnutradaj praktikantoj.

Eksteraj ligiloj redakti