La Instituto de Neurobiología Ramón y Cajal aŭ mallongige Instituto Cajal [kaĥAl] estis inaŭgurita en 1932 kaj nomita tiele honore al Nobel-premio pri Medicino Santiago Ramón y Cajal (1906). Aktuale ĝi apartenas al la Consejo Superior de Investigaciones Científicas (Supera Konsilio de Scienca Priserĉado) (CSIC) de Hispanio.

Instituto Cajal
medical research center • esplora institucio
Komenco 1932 vd
Geografia situo 40° 26′ 54″ N, 3° 40′ 49″ U (mapo)40.448388888889-3.6802222222222Koordinatoj: 40° 26′ 54″ N, 3° 40′ 49″ U (mapo)
Lando(j) Hispanio vd
Situo Madrido
Instituto Cajal (Madrido)
Instituto Cajal (Madrido)
DEC
Instituto Cajal
Instituto Cajal
Map
Instituto Cajal
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La Instituto ekkonstruiĝis en 1922 post reĝa dekreto de 1920 per kiu oni kreis Instituton por Biologia Priserĉado kie oni inkludus la laboratorion de la Dro. Cajal, la laboratoriojn de Eksperimenta Fiziologio, Neŭropatologio kaj Histologio, kaj la laboratoriojn de la Muzeo de Naturaj Sciencoj.

La sidejo de la Instituto situis en la monteto de San Blas, proksime de la parko de Retiro, kaj ĝia direktoro estis la Dro. Cajal (1920–1934). En 1941, post la Hispana Enlanda Milito, oni rekuperis la duondetruitan konstruaĵon de la Instituto kaj atribuis ĝin al CSIC.

En 1957, oni translokis ĝin al nova konstruaĵo ĉe la strato Velazquez kie ĝi kunhavas sidejon kun aliaj institutoj. Fine en 1986 oni konstruis novan konstruajoxn ĉe la Avenuo de la Doktoro Arce kie ĝi troviĝas aktuale.

La Instituto gastigas la heredaĵon de Santiago Ramón y Cajal, kiu inkludas sciencajn desegnojn kaj ilustraĵojn, histologiajn preparaĵojn, mikrofotografiojn, librojn, publikaĵojn kaj mikroskopojn.

Fakoj de esplorado redakti

Aktuale, estas 2 ĉefaj departementoj de esplorado:

  • a) Neŭrobiologio molekula, ĉela kaj de disvolvo.
  • b) Neŭrobiologio Funkcia kaj de Sistemoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Los Ramón y Cajal: Una familia Aragonesa (2001, Ed. Gobierno de Aragón). Juan A. de Carlos.