Instituto Fina Venko

mallongtempa organizaĵo (2014-2017)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Instituto Fina Venko (IFV) estis internacia organizaĵo aŭ grupiĝo kiu (laŭ propra aserto) celis disvolvi kaj pligrandigi la Esperanto-movadon. Ĝi naskiĝis en oktobro de 2014. Laŭ artikolo en la revuo Kontakto, citita en la retejo tekstaro.com, unu el la gvidaj iniciatintoj estis Enric Baltasar.[1] La nomo de la grupiĝo uzis la popularan esprimon Fina Venko, vaste uzata ĉe debatoj pri la estonteco de la movado kaj la diversaj strategioj por plibonigi ĝin. Ĝia retejo finavenko.net laŭ la interreta arkivo ekde 2017 ne plu atingeblas, kaj same la paĝo de la iniciato en la retejo Facebook ankaŭ ne plu aktivas ekde 2017, do eblas supozi ke la aktivaĵoj tiam ĉesis. Paralele al tiuj tempoindikoj, la antaŭa motoro de la iniciato Enric Baltasar en aŭgusto 2017 kandidatis kaj elektiĝis la prezidanto de TEJO - ekde tiu tempo ne plu registriĝas iuj aktivaĵoj de la inicato. Tamen jam en decembro 2017 li anoncis sian demision kiel prezidanto de TEJO,[2] do videble iuj ideoj kaj eble nerealismaj esperoj almenaŭ de tiu iniciata motoro konfrontiĝis kun la realo.[3]

Instituto Fina Venko
organizaĵo
Komenco oktobro 2014
Fino fine de 2016 aŭ en 2017
Sidejo Oliva, València (Valencilando), Hispanio
Tipo mallongtempa grupiĝo
Dungitaro volontula grupiĝo
Lingvoj

Esperanto

Retejo la retejo finavenko.net, arkivigita en junio 2016
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti