La Instituto Inhotim, centro de nuntempa arto en Brazilo, estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj muzeoj subĉielaj en la mondo. Ĝi situas en Brumadinho, 60 km for de Belo Horizonte, ĉefurbo de la brazila subŝtato Minas Gerais.

Instituto Inhotim
parko de skulptaĵoj • botanika ĝardenomuzeo
Lando Brazilo vd
Situo Brumadinho
Estiĝo 2006
Koordinatoj 20° 7′ 27″ S, 44° 13′ 8″ U (mapo)-20.124128-44.218785Koordinatoj: 20° 7′ 27″ S, 44° 13′ 8″ U (mapo)
Instituto Inhotim (Brazilo)
Instituto Inhotim (Brazilo)
DEC
Instituto Inhotim
Instituto Inhotim
Situo de Instituto Inhotim
Map
Instituto Inhotim
Jaraj vizitantoj: 267 932 (2019)
Retpaĝo http://www.inhotim.org.br/
vdr

Ĝi estis fondita en 2004 de la entreprenisto Bernardo Paz por lia privata kolekto de artaĵoj

La instituto okupas areon de ĉirkaŭ 700 hektaroj. Granda parto konsistas el praarbaroj konservataj. 100 hektaroj estas la vizitebla areo, kie situas la artaĵoj, du restoracioj, kafejo kaj vendejeto de memoraĵoj. Elektraj veturiletoj povas porti vizitantojn al plej foraj punktoj. Trejnitaj gvidantoj povas akompani vizitantojn kaj liveri klarigojn pri la pli ol 450 artaĵoj ekspoziciitaj en pavilonoj aŭ subĉiele. En la botanika kulturejo troviĝas interalie 1500 specoj de palmarboj, la plej ampleksa kolekto en la mondo.

Eksteraj ligiloj redakti