Insubrio (latine Insubria) estas historia-geografia regiono kiu korespondas al la areo loĝata en la klasika antikva tempo de la insubroj; la nomo povas ankaŭ referi al la Duklando Milano (1395-1810). Plurajn jarcentojn tiu nomo staris por areo streĉanta proksimume inter la rivero Adda en la oriento kaj la rivero Sesia en la okcidento, kaj inter la montpasejo Sankt-Gotardo en la nordo kaj la rivero Pado en la sudo, tiel estis sinonimo de la Milana regiono kaj la kamparaj areoj ĉirkaŭ ĝi.

Insubrio
Historia provinco
areo [+]



vdr
Flago de la Duklando Milano kaj moderna simbolo de Insubrio

Polibio asertas ke insubroj fondis la urbon Milano ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ nia erao. Ili estis keltaligura popolo kiu ekloĝis en la 5-a ĝis 4-a jarcento antaŭ nia erao en la areo de la antaŭ-Alpaj lagoj kaj de Milano. La latina nomo insubres estas videbla en la meza parto de la antikva mapo Tabula Peutingeriana.