Insuleto Raso
Raso estas insuleto de 8 km² en la insularo Barlavento de la arkipelago Kaboverdo. Raso estas flanke de la pli malgranda Branco okcidente kaj de São Nicolau oriente. Raso estas neloĝata kaj estas nun la ununura hejmo de la Raza kampalaŭdo. La Bruna naivulo kaj la Ruĝbeka tropikbirdo vizitas la insulon por reproduktiĝi. Ĝi estas krome unu el nuraj du insuloj kie estis observata la Kaboverda skinko, specio kiu estas nun konsiderata formortinta. La Kaboverda giganta geko, Tarentola gigas, kaj skinko Mabuya stangeri ankoraŭ loĝas en la insulo.[1]
La insulo estas proksimume 123 milionjaraĝa kaj estis formata el pli malnova oceana elstaraĵo.[2]
La insulo kun Santa Luzia kaj Ilhéu Branco estis deklarita protektita areo en 1990.
Bildaro redakti
-
Raza kampalaŭdo
-
Bruna naivulo
-
Ruĝbeka tropikbirdo
-
Kaboverda giganta geko
-
Montoj en la norda parto de la insulo
Referencoj redakti
- ↑ Miralles, A. u. a.: An integrative taxonomic revision of the Cape Verdean skinks (Squamata, Scincidae). In: Zoologica Scripta. 2010.
- ↑ Muller, R., Sdrolias, M., & Roest, W.: Age, spreading rates and spreading symmetry of the world’s ocean crust. In: Geochemistry Geophysics Geosystems. 9(Q04006), 2008, S. 1525-2027.
Eksteraj ligiloj redakti
- Faŭno kaj flaŭro de Kaboverdo
- Ilhéu Raso Arkivigite je 2013-07-31 per la retarkivo Wayback Machine (BirdLife International)
- « Étude de cas : Ilhéu Raso »[rompita ligilo] (Biosfera I)
- Áreas protegidas, Cabo Verde (Cape Verde, Protected Areas) Arkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 16° 37′ N 24° 36′ U / 16.617 °N, 24.600 °U (mapo)