Insulo Barro Colorado

insulo en Panamo

Insulo Barro Colorado (IBC) aŭ en Esperanto adaptite Barokolorado kaj tradukite insulo Ruĝa Koto situantas en homfarita Lago Gatuno en mezo de la Panama kanalo. La insulo estis formita kiam la akvoj de la rivero Chagres estis akvorezervitaj per akvobaraĵo por formi la lagon. Kiam la akvonivelo leviĝis, ili kovris gravan parton de la ekzistinta pluvarbaro, kaj la montetoj restis kiel insuloj en la mezo de la lago. Ĝi havas areon de preskaŭ 15.6 km².[1]

Scienca stacio Barro Colorado

Koordinatoj: 9° 09′ N 79° 51′ U / 9.150 °N, 79.850 °U / 9.150; -79.850 (mapo)

Notoj redakti

  1. Thomas B. Croat. (1978) Flora of Barro Colorado Island. Stanford University Press, p. 3. ISBN 978-0-8047-0950-7.