Insulo Cité

insulo sur Sekvano, Parizo

La insulo Cité (prononcu [site]), aŭ france Île de la Cité, estas unu el la du insuloj de Parizo. Ĝi konsistigas la historian kaj geografian centron de la franca ĉefurbo : tie estis fondita la antikva urbo Lutetia. La insulo troviĝas en la riverego Sejno. La alia insulo de Parizo, Saint-Louis, situas oriente de la insulo Cité.

Insulo Cité
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004
Insulo Cité en Parizo, oktobro 2004
rivera insulo
Akvejo Sejno
Geografia situo 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo)48.8547222.345833Koordinatoj: 48° 51′ 17″ N, 2° 20′ 45″ O (mapo) f1
Insulo Cité (Parizo)
Insulo Cité (Parizo)
DEC
Insulo Cité
Insulo Cité

Map

Areo 0,225 km² f4
Administrado  Francio (Parizo)
Loĝantaro 1 168 (2007)
5 191 loĝ./km²
vdr

Ekde la romia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al religio, precipe post la konstruo je la 10-a jarcento de la unua katedralo, kiu antaŭvenis la nunan katedralon Dipatrino de Parizo. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la 18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al juro, ekzemple la polica prefektejo, la tribunalo de Parizo, la malsanulejo Hôtel-Dieu kaj la tribunalo pri komerco.

Hodiaŭ, nur la okcidenta kaj norda pintoj de la insulo konservas loĝejojn. El tiuj ĉi, kelkaj belegaj domoj datiĝas de la 16-a jarcento.

Pontoj redakti

La Île de la Cité estas ligita al la resto de Parizo per pontoj al ambaŭ bordoj de la rivero kaj al la insulo Saint-Louis.

  • Pont Neuf ('Nova Ponto'), la plej malnova ponto, kiu situas ĉe la okcidenta fino de la insulo, kaj kunligas la dekstra kaj maldekstra riverbordoj.
  • Ponto Saint-Michel - ligas la areon Saint-Germain-des-Prés kun la centro de la insulo.
  • La Malgranda Ponto (petit pont) - ligas la Latinan Kvartalon sur la maldekstra bordo kaj la centro de la insulo.
  • Ponto Saint-Louis - ligas la du insulojn Parizo, Ile de la Cité kaj Ile Saint-Louis.
  • Ponto Notre Dame - ligas la insulon al la regiono Le Marais ĉe la dekstra bordo.
  • Pont au Change - ligas la Conciergerie (konsultejo) de la insulo al la dekstra bordo, al la areo de Placo Châtelet.
  • Pont d'Arcole - de la Hotelo de Ville ĝis la Hotelo Dieu kaj Notre Dame de Paris.
  • Pont au Double, de la varfo de Montebello sur Maldekstra bordo ĝis la fronto de Notre Dame de Paris.

vidu ankaŭ redakti