Insulo Gruinard

insulo en Skotlando

Insulo Gruinard (angle Gruinard Island) situas ĉ. unu kilometron de la nordokcidenta marbordo de Skotlando, en la Atlantiko. La insulo longas 2, larĝas 1 km.

Insulo Gruinard
insulo [+]

AkvejojNorda Maro

Koordinatoj57° 53′ N, 5° 28′ U (mapo)57.89-5.47Koordinatoj: 57° 53′ N, 5° 28′ U (mapo)
Areo1,96 km² (196 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

Insulo Gruinard (Britio)
Insulo Gruinard (Britio)
DEC
Insulo Gruinard
Insulo Gruinard
Map
Insulo Gruinard
Vikimedia Komunejo:  Gruinard Island [+]
vdr
Gruinard Island

Ĝi famiĝis pro la eksperimentoj per antrakso dum la dua mondmilito en komisio de la brita militara ministerio. La eksperimentoj daŭris de julio 1942 ĝis aŭgusto 1943 kaj kaŭzis morton de 60 ŝafoj.

Oni povis nur post la eksperimento konstati, ke la sporoj de antrakso penetris la grundon kaj restis infektokapablaj. Pro tio, oni fermis la insulon kaj ĉiujare analizis la grundon. Oni sciigis nur en 1978 pri seninfektado de la insulo.

Je premo de la publiko, oni komencis en 1986 plu fertili la grundon. Tiel oni ekstermis la vegetaĵojn per herbicidoj kaj uzis 280 tunojn da formaldehido- solvita en 2000 tunoj da marakvoj - dum tri monatoj enigi ĝin en la grundon. Kelkajn lokojn oni duafoje traktis en julio de 1987. La poste okazantaj esploroj firmigis oficiale la sukceson pri fertilado.

La insulo estis deklarita denove loĝebla la 24-an de aprilo 1990 kaj la 1-an de majo redonita al la originala posedanto.[1] Tamen, laŭ ĵurnalistaj artikoloj ĝi daŭre estas neloĝata en 2023.[2]

Referencoj redakti

  1. capitro pri la insula remalfermo en la libro ''Reopening Public Facilities After a Biological Attack: A Decision Making Framework (angle: "Remalfermo de Publikaj Instalaĵoj Post Biologia Atako: Kadro de Decidado", doi-kodo), paĝoj 196 kaj 197. Eldoninto National Academies of Sciences, Engineering and Medicine (angle: "Naciaj Akademioj de Sciencoj, Inĝenieristiko kaj Medicino"). 2005, Vaŝingtono, Usono: eldonejo The National Academies Press
  2. artikolo Gruinard Island: Warum niemand diese schottische Insel betreten will (germane, "insulo Gruinard: Kial neniu volas meti piedon sur ĉi tiun skotan insulon") la 13-an de februaro 2023 en la retejo travelbook.de