Insulo Maboko estas malgranda insulo de la Golfo Winam en la Lago Viktorio, en la Provinco Nyanza de okcidenta Kenjo. Ĝi estas ĉirkaŭ 1.8 km longa kaj 1 km larĝa. Ĝi estas loko de meza Mioceno de paleontologia gravo kun kuŝejoj de fosilioj kiuj estis malkovritaj en la 1930-aj jaroj. La aĝo de la kuŝejoj estas ĉirkaŭkalkulata je 15-16 ma, kaj estas tre gravaj pro la abundo de fosilioj de primatoj kiun ili enhavas.[1]

Referencoj redakti

  1. Feibel, Craig S.; & Brown, Francis H. (1991). “Age of the primate-bearing deposits on Maboko Island, Kenya”, Journal of Human Evolution 21 (3), p. 221–225. doi:10.1016/0047-2484(91)90063-2. [rompita ligilo]

Koordinatoj: 00° 09′ 50″ S 34° 36′ 35″ O / 0.16389 °S, 34.60972 °O / -0.16389; 34.60972 (mapo)