La insulo Margareta (hungare Margit-sziget) situas sur la teritorio de Budapeŝto (Hungario) en la rivero Danubo, inter la Margit-ponto kaj la Árpád-ponto. Ĝia longo estas 2500 m, maks. larĝeco 500 m, la teritorio estas 96500 kvadratmetroj. La alteco super marnivelo estas 102.5 m. La nuna formo estis kreita el tri malgrandaj insuloj en la 19-a jarcento. Nun ĝi estas la plej granda parko en Budapeŝto. La unua ponto al la insulo, la Margareta-ponto, estis konstruita en 1901, la dua, la Árpád ponto konstruiĝis en 1950. Por konservi la puran, freŝan aeron de la insulo, la aŭtotrafiko estas malpermesita.

Insulo Margareta
Publika parko
rivera insulo [+]

Koordinatoj47° 31′ 39″ N, 19° 2′ 51″ O (mapo)47.527519.0475Koordinatoj: 47° 31′ 39″ N, 19° 2′ 51″ O (mapo)
Areo0,965 km² (97 ha) [+]
Loĝantaro6 [+] (1-a de oktobro 2011)

Insulo Margareta (Budapeŝto)
Insulo Margareta (Budapeŝto)
DEC
Insulo Margareta
Insulo Margareta
Map
Insulo Margareta
Vikimedia Komunejo:  Margaret Island [+]
vdr
Margareta insulo sur la Danubo (supre de la bildo)

Historio redakti

La nomo de la insulo estis Insulo de leporoj. Pro la reĝidino sankta Margareta (1242–1270), kiu vivis tie, oni eknomis ĝin pri ŝi. Ŝi estis la filino de la reĝo Béla la 4-a. Dum la tatara invado la reĝo kun sia familio rifuĝis en Dalmation, kaj tie en la marborda fortikaĵo Kliss ili vivis. Tie naskiĝis Margareta en 1242. La reĝo faris sanktan promeson, ke li farigos monaĥinon el la knabineto, se Dio permesas, ke ili povu hejmeniri en Hungarion.

 
Rekonstruita preĝejo el la 13-a jarcento

Post la reveno li plenumis la promeson, la knabineto fariĝis dominikana monaĥino. La patro sur tiu insulo konstruigis por ŝi klostron, kie ŝi vivis sanktan vivon en grandega mizero, asketismo ĝis la morto. Pri ŝia tiea vivo la konata verkisto Géza Gárdonyi verkis romanon. ĝi estas legebla ankaŭ esperantlingve kun la titolo: "Sklavoj de Dio".

La belan reĝidinon volis edzinigi la pola kaj ĉeha reĝoj. Ankaŭ la patro volis tion, kaj promesis, ke li petos absolvon de la Roma Papo. Sed ŝi insistis kaj restis monaĥino. Ŝi ofertis sian vivon por flego de la plej mizerajn malsanulojn, kaj preĝis por Hungario. Ĉiu amis kaj estimis ŝin. Ŝi mortis post longa doloriga malsano en 1270, en sia 28-a jaro. En 1789 ŝi estis proklamita beato, kaj en 1943 sankto.

Arany János, la granda hungara poeto ŝatis la insulon. Ofte li vizitis ĝin por ripozi. En la ombro de la grandaj kverkoj li verkis la maljunaĝajn poemojn Aŭtunblueto (Őszikék).

Nuntempe redakti

Nuntempe la tuta insulo estas parko. Loĝdomoj ne troviĝas tie. Sed troviĝas hoteloj, restoracioj, sportejoj, naĝejoj, plaĝo Palatinus, kaj grandegaj arboj, belegaj floroj, verdaj gazonoj ĉie.

La insulo estas ŝatata ripozloko por budapeŝtanoj, sed vizitas ĝin ankaŭ multaj el aliaj partoj de la lando kaj eksterlandanoj.

Oni profitas mineralakvon Margitszigeti Ásványvíz (=mineralakvo de Insulo Margareta).

 
La plej granda fontano en Hungario kun alto 25 metrojn, kun diagonalo 36 metrojn longa

Vidindaĵoj redakti

Sur la insulo ĉie oni vidas belegajn florojn, pompantajn en florbedoj. Oni ĉie vidas belajn pli malpli altajn arbojn. En la ombro de la arbo- foliaro eĉ en la somera varmego oni fartas bone.

Fontano redakti

Sur la insulo troviĝas fontano kiu nokte estas lumigita per plurkolora lumo. Antaŭ ĝi staras monumento; tri kunplektiĝintaj tri flamoj. Tio simbolizas la unuiĝon de la tri urboj: Peŝto, Buda, Óbuda.

Dominikana Klastro redakti

En la norda fino de la insulo estas ruinaĵoj, antaŭ ili staras tabulo. . Sur tabulo estas skribita: Ruinaĵoj de Dominikana Klastro kaj preĝejo XIII.- XIV j.c. Ĉi tie vivis Sankta Margareta, ano de la Árpád dinasztio.

Estas sur la insulo ankaŭ ruinaĵoj de iama Franciskana Monaĥejo

Subĉiela teatro redakti

En la somera sezono ĉi tie oni prezentas klasikajn operojn. Proksime al la teatro staras akvoturo. Nun jam ĝi ne funkcias laŭ sia originala destino, sed funkcias en ĝi panorama kafejo.

Bestoj redakti

Sur la norda fino de la insulo estas lageto kun riĉa bestokolekto. Loĝas en ĝi testudoj, orfiŝetoj, ranoj kaj aliaj. Sur la surfaco naĝas la floroj de nufatoj (akvolilioj). Ĉirkaŭ la lago inter la rokoj oni povas ĝui japanan ĝardenon.

Muzikpaviljono redakti

Fine oni povas vidi la muzikpavilonon, kaj en ĉiu horo aŭskulti muzikon.

Galerio redakti