Insulo Sankta Laŭrenco

La insulo Sankta Laŭrenco (angle St. Lawrence Island, en Jupika SivuqaqSavoonga) estas situanta okcidente de kontinenta Alasko, Usono, en la Beringa Maro, ĝuste sude de la Beringa Markolo, je ĉirkaŭ 63°30' Norde 173°20' Okcidente. La vilaĝo de Gambell estas situanta en la nordokcidenta kabo, je 58 km el la Ĉukotka duoninsulo en Ĉukotka aŭtonoma distrikto. La insulo estas parto de Alasko, Usono, sed pli proksime de Siberio ol de la kontinenta Alasko. La insulo Sankta Laŭrenco supozeble estas unu el la lastaj videblaj partoj de la tera ponto kiu iam kunigis Azion kun Nordameriko dum la Pleistoceno.[1] Ĝi estas la sesa plej granda insulo en Usono kaj la 113a plej granda insulo en la mondo.

Insulo Sankta Laŭrenco
insulo
Akvejo Beringa maro
Geografia situo 63° 25′ N, 170° 24′ U (mapo)63.415-170.39944444444631Koordinatoj: 63° 25′ N, 170° 24′ U (mapo) f1
Insulo Sankta Laŭrenco (Alasko)
Insulo Sankta Laŭrenco (Alasko)
DEC
Insulo Sankta Laŭrenco
Insulo Sankta Laŭrenco

Map

Longo 145 kmf2
Larĝo 36 kmf3
Areo 4 640,1 km² f4
Plej alta loko Atuk Mountain
631 mf5
Loĝantaro 1 292 (2000)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Gambell
Mapo de la insulo Sankta Laŭrenco
Mapo de la insulo Sankta Laŭrenco
vdr
Situo de Savoonga, Alasko

Laŭ la usona censo de 2000 estis 1,292 personoj vivantaj en terareo de 4,640.1 km².[2] La insulo estas ĉirkaŭ 140 km longa kaj 13–36 km larĝa. La insulo ne havas arbojn, kaj la ununura arbecaj plantoj estas la Arkta saliko, kiu staras ne pli ol 30 cm.

La insula abundo de marbirdoj kaj maraj mamuloj okazas pro la influo de la Marfluo Anadir, oceana marfluo kiu alportas varmecon, nutroriĉan akvon el la profundaj akvoj de la ŝildobordoj de la Beringa Maro.

Vilaĝoj redakti

Prahistorio redakti

Historio redakti

Notoj redakti

  1. Tools and Implements: St. Lawrence Island and the Bering Strait Region, University of Missouri-Columbia Museum of Anthropology, http://anthromuseum.missouri.edu/minigalleries/bering/intro.shtml Arkivigite je 2011-06-24 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 24an de majo 2006.
  2. Block Group 6, Census Tract 1, Nome Census Area[rompita ligilo] United States Census Bureau