Insulo Sankta Maria

La Insulo Sankta Maria (malagase Nosy Boraha, france Île Sainte-Marie) estas insuleto kiu situas oriente de Madagaskaro en la hinda oceano. Ĝi estas longa preskaŭ 60 kilometrojn kaj larĝa almenaŭ 10 kilometrojn. Kiel turisma destino ĝi estas konata pro ĝia karaktero aŭtenta kaj konservata, ĝiaj kunvenoj de ĝibaj balenoj. [1]

Sainte Marie
Strando de La Crique je la okcidenta bordo
Strando de La Crique
je la okcidenta bordo
urboinsulo • district of Madagascar • reĝlando
Akvejo Hinda oceano
Geografia situo 16° 50′ S, 49° 55′ O (mapo)-16.83333333333349.916666666667112Koordinatoj: 16° 50′ S, 49° 55′ O (mapo) f1
Sainte Marie (Madagaskaro)
Sainte Marie (Madagaskaro)
DEC
Sainte Marie
Sainte Marie

Map

Longo 49,2 kmf2
Larĝo 7,0 kmf3
Areo 200 km² f4
Plej alta loko Davolo
112 mf5
Loĝantaro 16 325 (2001)
82 loĝ./km²
Ĉefa loko Ambodifotatra
Situo de la Insulo Sankta Maria nord-oriente de Madagaskaro
Situo de la Insulo Sankta Maria nord-oriente de Madagaskaro
vdr

Urbo redakti

La ĉefurbo de la insulo Sankta Maria estas Ambodifototra. Politike, la tuta insulo estas konsiderata kiel urba komunumo Sankta Maria (commune urbaine Sainte-Marie). Ĝi estas en la provinco Toamasina.

Piratoj redakti

 
Pirata tombejo en Ambodifototra: Tombo kun pirata ŝtonĉapelo
 
Pirata tombejo en Ambodifototra: Tombŝtono kun ridanta piriata cerbujo

La insulo Sankta Maria iĝis konata kaj amata de la piratoj kiel bazo dum la 17a kaj 18a jarcentoj pro diversaj kialoj: - Ĝi situas ne malproksime de la mara itinero elektata de la ŝipoj kunprenantaj multe da posedaĵoj, kiuj revenis de Barato. - La insulo havas multajn golfetojn kaj riveretojn protektataj kontraŭ ŝtormoj. - Ĝi estas fruktoriĉa kaj situas en kvieta maro.

Legendaj priatoj kiel William Kidd, RobertCulliford, Avery, Thomas Tew kaj Olivier Levasseur loĝis sur la insulo nomata Île aux Forbans. Tiu ĉi estas insuleto en la golfeto de la ĉefurbo Ambodifototra. Multaj el ili havis familion sur tiu ĉi insuleto. Oni povas observi ankoraŭ multajn spurojn de tiuj historiaj rakontoj.

Ankaŭ sur tiu ĉi insuleto Île aux Forbans troviĝas tombejo de la piratoj.

Tradicioj redakti

La loĝantaro el Sankta Maria estas ligita al tradicioj. La sociaj aŭ familiaj eventoj estas kredoriĉaj kaj ligitaj al ritoj elvokantaj praulajn spiritojn. La varieco kaj riĉeco je ritoj emfazas la aŭtentecon de la insulokulturo.

Plantaro kaj bestaro redakti

La insulaj ecoj kaj la apartecoj de la korala tero favorigis plurajn adaptojn, koncerne kaj la plantaron kaj la bestaron. Tiuj ĉi gvidis al unikaj interrilatoj. Do, Sankta Maria estas dotata per riĉega plantaro kaj bestaro. Renkonteblas pluraj lemurspecoj kaj multege da orkideoj. Inter ili kreskas la belega Reĝino de Madagaskaro (Eulophiella roempleriana). Tiu ĉi insulo ankaŭ estis la sola loko, de kie ekzistas bone dokumentitajn pruvoj ke oni vidis neparasitan kukolon, la delalandea kukolo (Coua delalandei). Tiu ĉi speco jam formortis dum la malfrua 19-a jarcento.

Urbo, Piratoj, Tradicioj, Plantaro kaj Bestaro[2]

Fontindikoj redakti