Insulo Santa Cruz (Galapagoj)

Insulo Santa Cruz (Sankta Kruco) estas unu el Galapagoj, Ekvadoro, kun areo de 986 km² kaj maksimuma altitudo de 864 m.[1]

Santa Cruz
Profilo de la insulo
Profilo de la insulo
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Galapagoj
Geografia situo 0° 39′ S, 90° 21′ U (mapo)-0.64361111111111-90.358055555556864Koordinatoj: 0° 39′ S, 90° 21′ U (mapo) f1
Santa Cruz (Galapagoj)
Santa Cruz (Galapagoj)
DEC
Santa Cruz
Santa Cruz

Map

Longo 43 kmf2
Larĝo 31 kmf3
Areo 986 km² f4
Plej alta loko Cerro Crocker
864 mf5
Loĝantaro 15 000
15 loĝ./km²
Ĉefa loko Puerto Ayora
Rigardo al loko sur Santa Cruz
Rigardo al loko sur Santa Cruz
vdr
Mapo de la insularo: Santa Cruz en la centro, rondoforma.

Situanta en la centro de la arkipelago, Santa Cruz estas la dua plej granda insulo post Isabela. Ties ĉefurbo estas Puerto Ayora, la plej loĝata urba centro en la insularo (12,000 loĝantoj). En Santa Cruz estas kelkaj malgrandaj vilaĝoj, kies loĝantoj laboras en agrikulturo kaj brutobredado. Tiu insulo estas granda dormanta vulkano. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la lastaj eruptoj okazis antaŭ ĉirkaŭ unu miliono kaj duono da jaroj. Kiel atestilo de ties vulkana historio estas du grandaj truoj formitaj de la falo de magmokamero: nome Los Gemelos, aŭ "La Ĝemeluloj". Solulo Georgo ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin, foto de decembro 2011. Sciencistoj ĉirkaŭkalkulas, ke li estis ĉirkaŭ 100jarulo. Li mortis la 24an de junio 2012.[2]

Galapaga testudo - Insulo Santa Cruz (Galapagoj) redakti

Vidindaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. Santa Cruz. Galapagos Conservancy. Alirita 26a de Septembro 2012.
  2. BBC