Insulo Saturna

Insulo Saturna estas monteca insulo de ĉ. 31 kvadrat-kilometoj en la suda parto de la Golf-Insularo de Brita Kolumbio. Ĝi troviĝas pli-malpli meze inter la marbordo de la suda ĉeftero de Brita Kolumbio kaj Vankuvera Insulo. Je tri flankoj ĝin ĉirkaŭas la kanada-usona landlimo. Norde estas Terpinto Roberts (Vaŝingtonio), oriente kaj sude estas la Insularo San Juan. Ĉ. 350 personoj loĝas sur Insulo Saturna daŭre, kvankam la nombro de loĝantoj multe kreskas dum la somero. Proksimume duono de la insulo estas en la nova Nacia Park-Rezervejo de la Golf-Insuloj kiun oni faris en 2003 el du provincaj parkoj, ekologia rezervejo, kaj aliaj terenoj posedataj de la registaro.

Insulo Saturna
insulo, setlejo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco397 m [+]
Koordinatoj48° 47′ N, 123° 9′ U (mapo)48.783333333333-123.15Koordinatoj: 48° 47′ N, 123° 9′ U (mapo)
Ĉefa lokoSaturna
Plej alta punktoMt. Warburton Pike
- alteco397 m

Longo12,5 km (8 mi)
Larĝo4,3 km (3 mi)
Akvokolektejo31 km² (3 100 ha) [+]
Areo31 km² (3 100 ha) [+]
Loĝantaro335 [+]

Insulo Saturna (Brita Kolumbio)
Insulo Saturna (Brita Kolumbio)
DEC
Insulo Saturna
Insulo Saturna

Insulo Saturna (Kanado)
Insulo Saturna (Kanado)
DEC
Insulo Saturna
Insulo Saturna
Map
Insulo Saturna
Vikimedia Komunejo:  Saturna Island [+]
vdr

Historio redakti

La insulon unue indiĝenoj, kiuj nomis ĝin Longa Nazo pro la longa, mallarĝiĝanta nord-orienta parto de la insulo kiu finiĝas je Orienta Terpinto (angle: East Point). La nomo Saturna venas de la ŝipo Saturnina, kies kapitano estis la hispana esploristo Jose Narvaez. La unuaj eŭropaj setlantoj venis en la 19-a jarcento, sed la insulo evoluis malpli rapide ol la apudaj Golf-Insuloj pro ĝia izoliteco kaj monteca tereno.

Eksteraj ligiloj redakti