Insulo Signy estas malgranda subantarkta insulo de la Sudaj Orkadoj. Ĝi situas kontraŭ la pli granda Kronada insulo, longas 6,5 km, larĝas malpli ol 5 km kaj altas ĝis 288 m. Granda parto de la insulo estas daŭre glacikovrita.

Mapo
Pingvinoj sur Insulo Signy (1962).

Historio redakti

La insulon malkovris James Weddell (ĉ. 1823-1825), nomumis ĝin en 1912–13 la norvega kapitano Petter Sørlle post sia edzino Signy Sørlle. La norvega balenĉasa entrepreno Tønsbergs Hvalfangeri A/S establis tie en 1920–21 balenĉasan stacion sur Signy, kiu estis uzata dum la someraj monatoj ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj.

En 1947 Britujo tie establis esploran stacion Signy, kiu servis ĉefe kiel meteologia stacio. Ĝi iĝis pli poste unu el la plej gravaj stacioj de Britujo, pri biologiaj esploroj.

Floro kaj faŭno redakti

La insulo konsistas ĉefe el metamorfa rokaro. Sur la insulo kovas 17 birdospecioj, krom tio vivas tie tri fokospecioj. Krom multaj algoj kaj likenoj, ekzistas ankaŭ du florplantoj: la antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) kaj la antarkta perloradiko (Colobanthus quitensis).