Intemperie (filmo)

Intemperie (Subĉiela rigoto) estas hispana drama filmo reĝisorita de Benito Zambrano kaj stelulita de Luis Tosar, Jaime López, Luis Callejo kaj Vicente Romero. La scenaron faris la fratoj Daniel kaj Pablo Remón kun la propra Zambrano bazitan sur la samnoma romano de la verkisto Jesús Carrasco. Oni finfilmis ĝin en dezertecaj lokoj de la Provinco Granado en aŭgusto 2018, kaj en Hispanio ĝi premieris la 22an de novembro 2019. La filmo ricevis diversajn premiojn.

Intemperie
filmo
Originala titolo Intemperie
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 19 okt. 2019
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Reĝisoro(j) Benito Zambrano
Produktisto(j) Juan Gordon
Scenaro Pablo Remón • Benito Zambrano
Filmita en Orce
Loko de rakonto Andaluzio
Rolantoj Luis Tosar • Luis Callejo • Vicente Romero • Kandido Uranga • Manolo Caro • María Alfonsa Rosso
Produktinta firmao Morena Films
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Intemperie rakontas la draman historion de knabo kiu, pro nekonataj tialoj (sed supozeble teruraj), fuĝas el sia familio, kiu loĝas malriĉege en kavernaj loĝejoj, kaj trairas malhumanan ebenaĵon. Dume li renkontiĝas kun silentema kaprobredisto kiu helpos lin antaŭ liaj persekutantoj, nome la laborestro de la vilaĝo kaj liaj armitaj subuloj. Ambaŭ (knabo kaj kaprobredisto) trairas diversajn terurajn epizodojn tra nehumana dezerteca medio, kiu estas tialo por la titolo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

Same kiel ĉe la romano, la roluloj ne identigeblas laŭ propra nomo, sed laŭ kromnomo (helpantoj de la laborestro). La ĉefaj geaktoroj kaj iliaj roluloj estas la jenaj:

 
Luis Tosar (kiel la kaprobredisto) en 2012.
  • Luis Tosar kiel la kaprobredisto
  • Jaime López kiel la knabo
  • Luis Callejo kiel la laborestro
  • Vicente Romero kiel la Triana
  • Juanjo Pérez Yuste kiel la Segovia
  • Adriano Carvalho kiel la Portugalo
  • Kandido Uranga kiel la maljunulo
  • Manolo Caro kiel la kripulo

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Intemperie (película) en la angla Vikipedio.