Interĵetado (ĵonglado)

Interĵetado, interpasado aŭ interdonado (angle passing) estas ĵongla movaĵo inter pluraj ĵonglistoj. La donoj estas inter la donantoj, kiuj povas stari aŭ moviĝi. Ĵeto por si mem estas ofte nomata per la angla self (mem).

Manuel kaj Christoph Mitasch, interdonado per klaboj.

La plej fama ilo por interĵetadi estas la klabo, sed oni ankaŭ uzas ringojn, aŭ pilkojn kaj eĉ diabolon. Interdonado ĵongleblas aere kaj resalte. La turniĝo de la klaboj igas la movaĵojn pli belaj, kaj pro tio ili estas la plej ŝatataj.

Interŝtelado redakti

Speco de ĵonglado inter pluraj ĵonglistoj estas interŝtelado (angle picking), kiu malsamas ĉar unu ĵonglisto neniam donas, sed la alia ŝtelas objektojn de li kaj poste redonas ilin al la unua.

Siteswap por interĵetado redakti

La siteswap alitempa, samtempa kaj plurobjekta utilas por priskribi interĵetadon. <xxx|yyy> signifas ke iu ĵonglisto ĵonglas xxx dum la alia ĵonglas yyy. Aldonante p, tio signifas ke la ĵeto estas interdono. Ekzemple, <3p 3|3p 3> estas interĵetado per 6 objetoj, interdonataj ĉiuj la 2 tempoj per la sama mano. Alia ekzemplo: duĵonglista duŝo estas skribita <(4xp, 2x)|(4xp, 2x)>.

Ritmoj por 2 ĵonglistoj redakti

5 objektoj redakti

Por la baza movaĵo per 5 ĵongliloj, ĉiuj objektoj estas interdonataj. Unu ĵonglisto komencas per 3 objektoj, kaj la alia per 2. Tiu, kiu havas 3 objetojn komencas, kaj ĵetas unu ĵonglilon al la sama mano de la dua ĵonglisto (tio estas el la dekstra al la dekstra). La dua, sendas tuj unu ĵonglilo al la unua, sed al la alia mano (tio estas el dekstra al la maldesktra). La unua tuj ĵetas unu objekton el la maldekstra al la sama mano de la alia, kaj tiel plu.

6 objektoj redakti

Kvartempe redakti

Interdonado per 2 ĵonglistoj, 6 objektoj kaj kvartempe estas la baza movaĵo. La du ĵonglistoj estas frontalfronte, kaj interdonas unu objekton ĉiun kvaran tempon. Tio estas ke la ĵonglisto sendas la objekton el sia dekstra mano al la maldekstra mano de la alia. Dum la tri aliaj tempoj, ĉiu ĵetas al si mem (self). Do kvarono de la ĵetoj estas donata al kunĵonglanto.

 
Tritempa interdonado per 6 pilkoj

Tritempe (valso) redakti

Dum la tritempa interdonado, ankaŭ nomiĝa valso kompare kun la samritma danco, la du ĵonglistoj interdonas klabojn ĉiun trian tempon. Ĉar la ritmo estas nepara, unufoje la dekstra mano ĵetas, sekve estas la maldekstra, ktp. Krome, la nombro de tempoj egalas la nombron de klaboj de ĉiu ĵonglisto. Tial, estas ĉiam la samaj klaboj kiu estas interdonataj.

Dutempe redakti

Tiel, ĉiu ĵonglisto ĵetas la duonon el la klaboj al la kunĵonglanto kaj la alian duonon al si mem. Do, plejofte, la maldekstra mano sendas ĉiam la objektojn al la dekstra mano, kaj tiu ĉi sendas ĉiujn objektojn al la alia ĵonglisto. Ĉiuj klaboj venantaj el la alia ĵonglisto estas kaptataj per la maldekstra mano.

Unutempe redakti

La unutempa interdonado estas tiel, kiel la du ĵonglistoj ĵetas ĉiujn klabojn al la alia. La du manoj ĵetas kaj kaptas do. Neniu ĵeto estas por si mem.

7 objektoj redakti

La ritmo estas alitempa, tio estas la interdonoj ne estas samtempaj sed unu post la alia. La plej ĵonglata estas la dutempa ritmo.

Tutmondaj rekordoj redakti

Nunaj plej longaj interdonada ĵonglado tutmonde estas jenaj:

Eksteraj ligiloj redakti