Interŝtata Ŝosea Sistemo

ŝosea sistemo

Interŝtata Ŝosea Sistemo, [angle: Interstate Highway SystemEisenhower Interstate System], la ĉefa reto de grandaj ŝoseoj en Usono. Dwight D. Eisenhower, Usona prezidanto dum la 1950-aj jaroj prioritatigis la projekton krei sistemon por facila aŭto-veturado, komerca transporto kaj militistara uzado. Ĝi anstataŭigis la pli malmodernan "U.S."-sistemon de vojoj, kiu entenis la faman Route 66, kaj kiu mem estis la unua interŝtata sistemo de aŭtovojoj.

Interŝtata Ŝosea Sistemo de Usono

La sistemo konsistas el vojoj de distavolaj pasejoj; vojoj nenie kruciĝas sur sama nivelo. Enirejoj kaj elirejoj estas per aŭto-ramploj. Kie la vojoj kurbiĝas, la arkoj havas grandajn radiusojn kaj estas bevelaj, tiel por permesi pason po 160 kilometroj hore. La rando de ĉiu vojo devas konformi al reguloj pri minimumaj larĝoj, depende de ĉu la vojo estas en densa urbo aŭ maldensa kamparo.

Vojoj en la sistemo povas havi nomojn, sed ĉiu nomiĝas per I kaj numeroj. La numerado estas norma, kun malmultaj esceptoj. Por vojoj 'norden-suden', la numero estas malpara. Vojoj 'orienten-okcidenten' havas numerojn parajn. (Tiu ĉi regulo estas uzata ĝenerale por ĉiaj numeritaj vojoj en Usono).

La ĉefaj nord-sudaj vojoj havas unu aŭ du ciferojn kaj finiĝas per 5, kaj la ĉefaj orientaj-okcidentaj havas du ciferojn kaj finiĝas per 0.

Malalt-numeraj nord-sudaj vojoj troviĝas en la okcidento, kaj la numeroj plialtiĝas al la oriento. Malalt-numeraj orient-okcidentaj vojoj troviĝas en la sudo, kaj la numeroj plialtiĝas al la nordo. La plej uzataj ŝoseoj kaj iliaj urboj jenas:

Norden-suden redakti

Orienten-okcidenten redakti

Tri-ciferaj vojoj estas branĉoj kaj numeriĝas pro la 2-cifera vojo, el kiu ĝi branĉiĝas. La finaj du ciferoj indikas la "trunkan" vojon, kaj la unua cifero indikas de tio, ĉu ĝi rekonektiĝas al la supera vojo aliloke. Se la unua cifero estas para, la vojo rekonektiĝas aliloke. Se la unua cifero estas malpara, la 3-cifera vojo nenie rekonektiĝas al la ĉefa 2-cifera vojo.

Ekzemple, I-90 trapasas Ĉikagon. Per I-90, oni povas iri el Ĉikagon orienten aŭ okcidenten. Veturante orienten, I-290 branĉiĝas en I-90 nordokcidente de Ĉikago, kaj rekonektiĝas- en la urbocentro. I-190 branĉiĝas el I-90 kaj en flughavenon O'Hare, kaj nenie rekonektiĝas.

Ankaŭ vidu redakti

Listo de Insterŝtataj Ŝoseoj

Aliaj projektoj redakti