Inter-Aga Konsilio

La Inter-Aga Konsilio (angle Inter Action Council, mallonge IAC) estas malformala ligo de eksaj ŝtatestroj kaj registaraj gvidantoj, kiun en 1983 iniciatis la eksa japana ĉefministro Takeo Fukuda, en proksima kunlaboro interalie kun la eksa germana federacia kanceliero Helmut Schmidt.

Inter-Aga Konsilio
internacia organizaĵo
Komenco 1983 vd
vdr

La membroj, ekskluzive eksaj posedintoj de plej altaj ŝtataj oficoj, havu la ŝancon pludoni siajn spertojn kaj sciojn. La internacia kunlaboro en la agoterenoj paco kaj sekureco, monda ekonomio, socia evoluo kaj medioprotekto estu fortigata per analizoj de problemoj kaj rekomendoj pri solvoj, kiuj rekte estu komunikataj al nuntempaj plej altrangaj politikaj decidistoj. Ĉiujare okazas kunveno de la konsilio, kiu verkas kaj ratifas finan deklaracion.

En 1997 la Inter-Aga Konsilio proponis "Universalan Deklaracion de Homaj Respondecoj" aldone al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estas la fundamento de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la interŝtata kunlaboro post la Dua Mondmilito.

Literaturo redakti

  • Hans Küng (eldonisto), Dokumentation zum Weltethos (germane, "dokumentado pri monda etiko"), Munkeno 2002.

Eksteraj ligiloj redakti