Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Inter Blinduloj (france: Entre aveugles)[1][2] estas libro franclingve verkita de okulkuracisto fariĝinta blinda Émile Javal kaj enhavanta praktikajn konsilojn pri la ĉiutaga vivo por uzado de ĵus blindiĝintoj.

Inter Blinduloj
Inter Blinduloj
Inter Blinduloj
Aŭtoro Émile Javal
Eldonjaro 1907
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 130
vdr

Fono kaj skizo redakti

Javal mem fariĝis okulmalsana; dum 21 jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mirindega trankvileco, li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tuton da perceptoj kaj konsiloj por blinduloj. La libro esta plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiom alta kiom kortuŝa.

Esperanto redakti

S-rino Jean Javal, bofilino de la aŭtoro, pretigis 130-paĝan esperantlingvan tradukon kiu aperis en la jaro 1907 ĉe Hachette en Parizo.

Recenzoj redakti

 
 La literatura verkaro esperanta jus riĉiĝis dank’ al la traduko de « Inter Blinduloj », interesa libro verkita de nia estinta samideano, D-ro. Javal el Parizo.

Tiu eminenta okulkuracisto fariĝis blindulo kiam per sia malvarma spiraĵo jam ektuŝis lin la maljuneco : li estis sesdekdujarulo en la momento de sia senespera malaperigo de l’ vidantaro. S-ino Jean Javal tradukis tre lerte la belan libron de sia bopatro. Plenan analizon oni povus facile elverki tuj post lego de ĉi tiuj linioj : « Ne malofte, ĉirkaŭantaj personoj kortuŝe helpadas la blindulon ; tiam, dank’ al daŭra sperto, ili lernas antaŭgardi lin kontraŭ malfacilaĵojn. Ilian klopodon mi volus malgrandigi. « Sur la sekvantaj paĝoj, mi prezentas la rezultatojn de mia sperto..... » Por montri la intereson kaj samtempe la gravecon de l' libro sufiĉas ke oni sciu ke, dum li estis vidanto, la aŭtoro okupis sin multjare zorgante la blindulojn kaj la ĵus blindigontojn. Kompreneble, D-ro Javal ne nur donas konsilojn obeeblajn de tiuj, kiuj enfalis en la «malluma profundegaĵo» sed ankoraŭ de l' aliuloj. La 27 ĉapitroj el kiuj konsistas la verko estas mirinde interesaj.... Ni citu precipe la sekvantajn : hejmaj kaj profesiaj okupadoj, manĝado, marŝado en urbo kaj sur kamparo, eksteraj interrilatoj, korespondado kan vidantoj. Ili estas plenaj je rimarkoj, informoj, okazintajoj ebligontaj al ni agi kontraŭ niaj malfeliĉaj fratoj ne ĝenante ilin, sed dolĉigante ilian vivmanieron, ilian socialan bonestadon. Tradukinte tiun verkon. S-ino Javal helpis la blindularon kaj la vidantaro, sed plue ŝi donis al la esperantista literaturo kvazaŭ juvelon.

Multe da niaj samideanoj aĉetos tiun libron kaj ĝojos se baldaŭ ĝi aperos en Braille’a skribo, tiamaniere estos plene atingita la celo celita de l’ aŭtoro mem, helpi plej alte sian malfeliĉan kunularon en blindeco. 
— La belga sonorilo - Numero 056, Februaro (1907)

Referencoj redakti

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4647, paĝo 392.
  2. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti