Interlingvisztikai szöveggyűjtemény

Interlingvisztikai szöveggyűjtemény estas hungara ekvivalento de Interlingvistika krestomatio, t. e. kolekto de gravaj tekstoj pri interlingvistikaj temoj. Kun simila titolo aperis presita konspekto libroforma de Zsuzsa Varga-Haszonits en 1986, ĉe la hungara eldonejo de lernolibroj kaj studlibroj Tankönyvkiadó.