Interludo (lat.: inter: ‚inter‘, ludus: ‚ludo‘) estas muziko inter du muzikaĵoj.

Ekde la 17-a jarcento oni uzis ĉi tiun nomon por iom malgranda instrumenta peco inter operaj scenoj. Ĉar la interludoj laŭenhave neniel rilatis kun la opero, oni uzis ilin ankaŭ ofte por aliaj operoj.

Krome la termino interludo signifas la plejofte improvizita orgeno-interludo inter himnaj, psalmajĥoralaj versoj kaj strofoj, precipe en la eklezia komunuma kantado. Pri tio ekzistis ekde la 18-a jarcento direktivoj, ekzemple ke la interludo sin apogu sur la ĥoralmelodio. Modulaj transkondukoj inter suitomovimentoj ankaŭ nomiĝis interludioj. Ekde la 17-a jarcento oni presis interludojn (Henry Purcell). La termino ekzistas ankoraŭ en la 20-a jarcento, ekzemple en Ludus tonalis de Paul Hindemith.

Plivastasence la termino havas pli retorikan signifon, oni ekz. diras interludo, se preleganto mallongan tempon deflankiĝas de la temo por malkompaktigi sian prelegon. Poetoprelego aŭ ties registraĵo sur sonportiloj povas estis malkompaktigita per interludo, do intermuziko.

Transasence oni diras interludo, se ekz. artisto deflankiĝas en artospecon fakte fremdan al li (ekz. se la ĵazkantisto Bobby McFerrin sinprezentas kiel dirigento de la Vienaj Filharmoniistoj).

Literaturo redakti

  • Hans Heinrich Eggebrecht (Hg.): Riemann Musik Lexikon, Sachteil, Mainz: Schott 1967, S. 407