Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito

internacia asocio

La Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito (angle International Physicians for Prevention of Nuclear War (IPPNW), france Association internationale des médecins pour la prévention de la guerre nucléaire, hispane Asociación Internacional de Médicos para la Prevención de la Guerra Nuclear kaj ruse Врачи мира за предотвращение ядерной войны) estas nepartia federacio de naciaj medicinaj grupoj en 63 landoj, reprezentantaj kuracistojn, medicinajn studentojn, aliajn kurac-laboristojn kaj koncernajn homojn, kiuj dividas la komunan celon krei pli pacan kaj sekuran mondon libera de la minaco de nuklea neniigo. La ĉefsidejo de la organizo estas en Maldeno, Masaĉuseco. La asocio ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1985.

Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1980 vd
Geografia situo 42° 25′ 39″ N, 71° 4′ 34″ U (mapo)42.4275-71.07611111Koordinatoj: 42° 25′ 39″ N, 71° 4′ 34″ U (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War (Masaĉuseco)
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War (Masaĉuseco)
DEC
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War
angle International Physicians for Prevention of Nuclear War
Map
Internacia Asocio de Kuracistoj por la Evitado de Nuklea Milito
Fondinto(j) Bernard Lown vd
Membro de ATTAC Germanio • Forum Menschenrechte vd
Lingvoj

franca kaj angla

Retejo Oficiala retejo
vdr

IPPNW-filioj estas naciaj medicinaj organizaĵoj kun komuna sindevontigo al la forigo de nukleaj armiloj kaj la preventado de milito. Filioj ampleksas de manpleno da diligentaj kuracistoj kaj medicinaj studentoj ĝis dekmiloj da aktivuloj kaj iliaj subtenantoj. Kiel sendependaj organizaĵoj ene de tutmonda federacio, la IPPNW-filioj okupiĝas pri plej diversaj agadoj rilataj al milito, sano, socia justeco kaj la medio.

Historio redakti

 
jen en demonstracio de 2011 en Germanio

La asocio estis fondita en 1980 de kuracistoj de Usono kaj Sovetunio, kiuj dividis komunan sindevontigon al la evitado de nuklea milito inter siaj du landoj. Citante la unuan principon de la medicina profesio - ke kuracistoj havas devon malebligi tion, kion ili ne povas trakti - tutmonda federacio de kuracistoj-fakuloj kunvenis por klarigi la medicinajn kaj sciencajn faktojn pri nuklea milito al politikaj decidantoj kaj al la publiko, kaj pledi por la forigo de nukleaj armiloj de la mondaj arsenaloj.

Vidu ankaŭ redakti