Internacia Ateisma Alianco

La Internacia Ateisma Alianco ( AAI ) estas tutmonda federacio de ateismaj kaj individuaj organizaĵoj devontigitaj por eduki la publikon pri ateismo, sekularismo kaj rilataj aferoj. La AAI estis fondita en 1991. La moto oficiala estas "For a Secular World" (en libera traduko: Por kaj Al sekulara mondo). La Alianco inkluzivas organizojn el la tuta mondo. La organizo laboras por la disiĝo de religio kaj ŝtato sur la monda nivelo kaj la disiĝo de religio de edukado. La organizo ankaŭ laboras por protekti ateistojn kontraŭ persekutado kaj ĉikano pro religiaj kialoj kaj por konservi la liberecon de esprimo de ateistoj en la mondo.

Internacia Ateisma Alianco
emblemo
organizaĵoneprofitcela organizaĵo • asocio • internacia organizaĵo
Komenco 1991 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Moto For a Secular World
Fondinto(j) Atheist Alliance of America vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Konata senmarka ateisma simbolo, kreita de Diane Reed kaj uzita de la Internacia Ateisma Alianco

La AAI estis fondita nome de la Ateisma Alianco en 1991 kiel alianco de kvar lokaj ateismaj grupoj situantaj en Usono . Dum la tempo, kiam la alianco vastiĝis, lokaj grupoj aldoniĝis en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo, en 2001 la organizo ŝanĝis sian nomon al sia nuna nomo.

En 2013, la Alianco ricevis specialan konsilan statuson de Unuiĝintaj Nacioj . Oni argumentis, ke en ĉi tiu rolo AAI povos pli bone servi ateistojn antaŭ persekutado de iliaj registaroj.

eksteraj ligoj redakti

Piednotoj redakti