Internacia Flughaveno Henri Coandă

La Internacia Flughaveno Henri Coandă estas unu el la du flughavenoj de Bukareŝto kaj la plej granda flughaveno de Rumanio.

Aeroportul Internațional Henri Coandă București

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: OTP ICAO: LROP
Resuma informo
Lando Rumanio
Regiono Distrikto Ilfov
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Compania Națională Aeroporturi București S.A.
Apuda urbo Bukareŝto (16 km)
Alteco 96 m
Geografia situo 44° 34′ 20″ N, 26° 6′ 8″ O (mapo)44.57222222222226.102222222222Koordinatoj: 44° 34′ 20″ N, 26° 6′ 8″ O (mapo)
Aeroportul Internațional Henri Coandă București (Rumanio)
Aeroportul Internațional Henri Coandă București (Rumanio)
DEC
Aeroportul Internațional Henri Coandă București
Aeroportul Internațional Henri Coandă București
Situo de Aeroportul Internațional Henri Coandă București
Map
Aeroportul Internațional Henri Coandă București
Kurej-angulo 08/26
Kurej-longo 3.500 m + 3.500 m
Retejo www.opt-airport.ro
vdr

En 2004 ĝi ricevis la nomon de Henri Coandă, rumana pioniro de aviado. Ĝis tiam ĝi nomiĝis laŭ la proksima urbo Otopeni; de tio devenas ĝia IATA-kodo OTP.

En 2006 la flughaveno havis 3,5 milionojn da pasaĝeroj kaj 58.053 forirojn/alvenojn de aviadiloj.

La flughaveno situas ĉe la rumana nacia vojo DN1 kaj havas propran enirejon al ĝi. Per publika trafiko ĝi estas atingebla per la busaj linioj de RATB 780 kaj 783. Metroa ligo estas konstruata.

Akcidentoj redakti

La plej grava akcidento ĉe la flughaveno okazis la 31-an de marto 1995, kiam aviadilo de TAROM falis grunden ĉe Balotești mallonge post ekflugo al Bruselo. Mortis ĉiuj 50 pasaĝeroj kaj 10 avianoj.

La oficiale konstatitaj kaŭzoj estas, ke post la ekiro la dekstra motoro rifuzis redukti sian povon al kroza nivelo kaj restis je suprenira (starta) nivelo, kaj ke la stiristoj fuŝe reagis al tio. Laŭ la voĉ-registraĵo la kapitano diris nenion ekde la apero de la problemo ĝis la kraŝo; ne estas klare, kial.

Eksteraj ligiloj redakti