Internacia Jaro de Lingvoj

La jaro 2008 estis deklarita la Internacia Jaro de Lingvoj (IJL) de Unuiĝintaj Nacioj en rezolucio aprobita la 16-an de majo 2007.

Oni intencis dum la jaro pritrakti temojn de lingva diverseco (kadre de la kultura diverseco), respekto por ĉiuj lingvoj, kaj plurlingvismo. La rezolucio ankaŭ diskutis lingvajn demandojn ene de UN mem.

Unesko respondecis pri la organizado de aranĝoj dum la Jaro, kaj oficiale lanĉis siajn klopodojn je la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro 2008.

Tiu ĉi organizaĵo faris inviton en sia retpaĝo [1] al la organizado de projektoj por kunmemori la Jaron, inter kiuj:

  • Edukaj iniciatoj por favorigi la integragiĝon kaj la kvalitan edukon pere de la apogo al du- kaj plur-lingva edukado, speciale per la uzo de la denaska lingvo.
  • Projektoj en la kampo de la scienco, por plibonigi la komunikadon kaj la kunlaboron inter esploristoj kaj institucioj super la lingvaj limoj.
  • Projektoj de sociaj sciencoj en la kampo de la lingvoj kaj la homaj kaj kulturaj rajtoj.
  • Projektoj en la kulturo pri la kultura diverseco, la dialogo kaj la kultura interŝanĝo, la protekto de la kultura havaĵo, la savado de la endanĝerigitaj lingvoj.
  • Iniciatoj pri komunikado kaj informado pri la kreado de socioj de la kono, en kiuj ĉiuj povu partopreni.

Eksteraj ligiloj redakti