Internacia Kultura Servo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacia Kultura Servo (mallonge IKS, kroate Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi) estas esperantista firmao en Zagrebo, Kroatio. Ĝi fondiĝis en 1972 fare de pluraj aktivaj membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo. Samjare ĝi transprenis la organizadon de la Pupteatra Internacia Festivalo, kiu okazas ĉiujare fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Zagrebo, kaj ankaŭ hodiaŭ organizas ĝin. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj gravaj motoroj estis interalie Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec kaj Nikola Rašić. Ĝis la sendependiĝo de Kroatio en 1990 la servo ankaŭ estis signifa esperantlingva libroeldonejo, kaj en 1989 pro tio estis honorigita per la Premio Deguĉi, sed pro la sekva ekonomia premo la firmao de tiam ne plu plenumas tiun funkcion.

Internacia Kultura Servo
esperanto-organizaĵo • Esperanto-eldonejo
Komenco 1972 vd
vdr

En decembro 2012 Urbo Zagrebo ŝanĝis la nomon de sia kulturcentro "Internacia Kultura Servo -Meďunarodni centar za usluge u kulturi (IKS)". La centro nun nomiĝas "Kulturni centar Travno" (Kulturcentro Travno). La centron fondis en 1972 Jugoslavia Esperanta Junulara Asocio kies sidejo tiutempe estis en Zagrebo. La laboron de la kultura centro ebligis plurjara kultura agado de Studenta Esperanto-Klubo kaj ties tiutempa plej granda kultura aktiveco Pupteatra Internacia Festivalo. Pri la pupfestivalo PIF la centro okupiĝas tutan tempon dum 45 jaroj.

En la unua jaro en 1972 ekpostenis en Internacia Kultura Servo Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec kaj Ružica Grujić. Internacia Kultura Servo malgrandigis sian internacian Esperanto-agadon en la naŭdekaj militaj jaroj en Kroatio kaj en 1995 la urbo Zagrebo registris ĝin kiel unu el siaj urbaj kulturcentroj.

Eksteraj ligiloj redakti