Internacia Olimpika Komitato

internacia neregistara organizaĵo

La Internacia Olimpika Komitato, mallongigita IOK (france Comité international olympique, mallongigita CIO) estas organizaĵo kreita de Pierre de Coubertin la 23-an de junio 1894. Ĝia celo estis la revivigo de la Antikvaj Olimpikaj Ludoj organizitaj en Grekio, kaj la organizado de tiu ĉi sporta renkontiĝo ĉiun kvaran jaron. La IOK ricevas siajn financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Laŭzano, ĉefurbo de la Kantono Vaŭdo en Svislando.

Internacia Olimpika Komitato
International Olympic Committee
emblemo
neprofitcela organizaĵone-registara organizaĵointernacia sporta federacio
Komenco 23-a de junio 1894 vd
Geografia situo CH1903: 535410 / 152209 (mapo)46.5180555555566.5969444444444Koordinatoj: 46° 31′ 5″ N, 6° 35′ 49″ O; CH1903: 535410 / 152209 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano
Internacia Olimpika Komitato (Laŭzano)
Internacia Olimpika Komitato (Laŭzano)
DEC
Internacia Olimpika Komitato
Internacia Olimpika Komitato
Map
Internacia Olimpika Komitato
Moto Citius, Altius, Fortius – Communiter
Citius, Altius, Fortius
Fondinto(j) Pierre de Coubertin • Dimitrios Vikelas vd
Ĉefestro(j) Thomas Bach • Dimitrios Vikelas • Pierre de Coubertin • Godefroy de Blonay • Pierre de Coubertin • Henri de Baillet-Latour • Sigfrid Edström • Sigfrid Edström • Avery Brundage • Michael Morris, 3rd Baron Killanin • Juan Antonio SamaranchJacques Rogge vd
Membro de Internacia Asocio por Sportaj kaj Ripozaj Ekipoj vd
Lingvoj

franca lingvo
angla lingvo

Filioj Olympic Channel Services • Olympic Broadcasting Services • Eŭropaj olimpikaj komitatoj • Association of National Olympic Committees of Africa • Panam Sports • Olimpika Konsilio de Azio • Oceania National Olympic Committees vd
Posedatoj Olympics.org athletes database • Olympics.com athletes database • Olympic Channel vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio (Svislando)
vdr
Sidejo de la IOK en Laŭzano

Prezidantoj redakti

Ekde 1894, la IOK havis naŭ prezidantojn:

Nomo Lando Prezida periodo
Demetrius Vikelas Grekio 1894-1896
Pierre de Coubertin Francio 1896-1925
Henri de Baillet-Latour Belgio 1925-1942
Sigfrid Edström Svedio 1946-1952
Avery Brundage Usono 1952-1972
Lord Killanin Irlando 1972-1980
Juan Antonio Samaranch Hispanio 1980-2001
Jacques Rogge Belgio 2001-2013
Thomas Bach Germanio 2013-

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti