Internacia Polica Asocio

La IPA ne estu konfuzita kun Interpol.

La Internacia Polica Asocio (IPA; anglalingve International Police Association) estas la plej granda organizaĵo por individuaj policistoj en la mondo.

Internacia Polica Asocio
Oficiala emblemo kun devizo en Esperanto
Oficiala emblemo kun devizo en Esperanto
organizaĵone-registara organizaĵo • asocio
Komenco 1-a de januaro 1950 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ne-registara organizaĵo
vdr
Arthur Troop

La fondinto Arthur Troop (1914-2000) naskiĝis en Lincoln, ĉefurbo de la provinco Lincolnshire, Anglio.

Li starigis la asocion en 1950 por krei amikajn ligojn kaj antaŭenigi kooperadon inter individuaj policistoj. Ĝi nun havas 400.000 anojn kaj sekciojn en 64 landoj.

La ĉefa oficejo de la organizaĵo (IAC) situas en Nottingham, Britio.

Esperanto redakti

La oficiala devizo de la asocio estas “Servo per Amikeco” en Esperanto kaj ĝi aperas sur la oficiala emblemo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
kastelo Gimborn (Nordrejn-Vestfalio), klerigejo de IPA