Internacia Tago de la Afrika Infano

Internacia Tago de la Afrika Infano, angle: Day of the African Child - estas internacia tago kaj festo celebrata ĉiujare la 16-an de junio ekde 1991. Iniciatinto de la evento estis Organizaĵo por Afrika Unueco (nuntempe Afrika Unio) kune kun la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj - UNICEF. La tago memorigas infanmasakrojn en Soweto apud Johanesburgo en Sud-Afriko, faritajn en 1976 de tiama rasisma reĝimo, kiam miloj da negraj infanoj eliris la 16-an de junio al stratoj en la protesto kontraŭ malalta nivelo de edukado kaj postulante rajton lerni en la gepatra lingvo. La polico mortpafis multajn knabojn kaj knabinojn: dum du semajnoj murdiĝis pli ol cent personoj, kaj vundiĝis pli ol mil.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti