Internacia Unio Esperantista

Internacia Unio Esperantista (IUE), organizaĵo kun devizo "Libero, laboro kal paco!" fondita en 1925 en Berlin de P. Hitrov nun loĝanta en Sofia. Celoj: aranĝi interŝanĝon kaj senpagan ĉeestadon en eksterlando; monhelpi komencantajn profesiulojn; doni stipendiojn al diligentaj lernantoj kaj studentoj; subteni malsanulojn kaj multenombrajn familiojn de malriĉaj amikoj; fondi sendependan int. kolonion kun oficiala lingvo E. De kelkaj jaroj mankas informoj pri la efektiva funkciado de IUE.