Internacia bankkonta numero

Por internaciaj pagoj en Eŭropa Unio oni enkondukis internacian bankkontan numeron unikan por la tuta tero. Mallonge oni nomas ĝin IBAN laŭ la angla International Bank Account Number. Pliaj landoj aliĝis al la sistemo. Ĝi estas principe malferma por mondvasta uzo, kvankam ju pli da ŝtatoj aliĝas, des pli gravas la kontrolciferoj, ĉar la litere indikitaj ŝtatoj povas esti mislegataj (ekz. HU/AU, IT/TT).

La strukturon de la numero difinas normo ISO 13616:2003. Ĝi konsistas el:

La longeco povas varii precipe inter diversaj ŝtatoj, sed ene de unu ŝtato la longeco devas ne varii (eĉ por diversaj bankoj tie). La formato de bankokodo+kontonumero tutmonde estas nur ĝis 30 A-Z/0-9 (do neniuj supersignoj ktp).

Ekzemplo:

DE32 5502 0500 0008 6036 01
DE = Germanio
32 = kontrolciferoj
55020500 = Sozialbank Mainz
0008603601 = konto de Germana Esperanto-Asocio

Kie la kontrolciferoj estas kreitaj jene:

DE?? 5502 0500 0008 6036 01
?=0, A/a=10, B/b=11, ktp:
131400 5502 0500 0008 6036 01
DE?? movigxas al la fino:
550205000008603601131400
kontrolciferoj estas 98 - tiu numero % 97:
do ?? = 98 - 550205000008603601131400 % 97 = 32

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti