Internacia lingvistika olimpiado

Internacia lingvistika olimpiado (IOL) estas ĉiujara konkurado pri teoria, matematika kaj aplikebla lingvistiko inter mezlernejanoj. Oni aranĝas ĝin ekde la 2003 jaro iniciate de rusaj lingvistoj, kiuj jam dum multaj jaroj aranĝas en Rusio similan olimpiadon (la Moskva libera tradicia olimpiado pri lingvistiko kaj matematiko).

Konkurado redakti

La konkurado konsistas el du partoj: tiu persona kaj tiu teama.

La unua estas la persona konkurado. Ĝi daŭras ses horojn. Ĉiu partoprenanto devas solvi kvin lingvistikajn problemojn kaj skribi ilin sur papero. Ĉiu problemo estas tradukita al la denaska lingvo de ĉiu partoprenanto, kaj pro tio oni elpensas ilin tiel, ke ili estu samgrade malfacilaj por parolantoj de diversaj lingvoj kaj ke ili ne temu pri lingvo kiun iu partoprenanto povas koni. Tamen historie la teamoj de Sud-Koreio solvas la problemojn en la angla lingvo.

La ĵurio taksas ĉiun solvon de problemo per nombro ekde 0 ĝis 20. Poste oni faras tabelon de partoprenantoj kun sumo de la nombroj ricevitaj de ili por ĉiu tasko. La du aŭ tri unuaj ricevas premion de la unua grado, kelkaj pli subaj tiun de la dua grado, kelkaj eĉ pli subaj tiun de la tria grado (la kvanto ŝanĝiĝas dum jaroj). Por kelkaj eĉ pli subaj eblas laŭdaj folioj, laŭ deziro de la ĵurio.

Dum la teama konkurado (krom la unua olimpiado de la jaro 2003) oni devas solvi en tri/kvar horoj nur unu problemon, sed tre malfacilan kaj malkutiman. Laŭ iu difinita sistemo oni taksas la solvon, kaj al la tri plej bonaj teamoj oni donas la unuan, la duan kaj la trian premion.

Kelkaj grandaj landoj partoprenas per du teamoj (Rusio tradicie sendas unu teamon el Moskvo kaj unu el Sankt-Peterburgo); krome, kiam la olimpiado estas aranĝata en unu difinita lando, tiu lando rajtas formi unu plian teamon. Se unu lando mandas plurajn teamojn, en la teama konkurado oni devas partopreni aparte.

Kelkaj malgrandaj landoj partoprenas per unu teamo de tri, du aŭ unu partoprenanto(j).

Historia redakti

En la 1965a jaro la unuan lingvistikan olimpiadon inter mezlernejanoj aranĝis Alfred Zhurinsky (1938-1991) en Moskvo, Rusio. Poste en aliaj urboj/landoj (ekzemple Bulgario (1984), Oregono (1988) kaj Petroburgo (1995) oni aranĝis aliajn lingvistikajn olimpiadojn. Nur en 2003 olimpiado internacia aranĝiĝis - en Borovec, Bulgario.

Lokoj de aranĝado redakti

Jaro Loko Lando Dato Retejo (se ekzistas)
2016 Majsur (Mysuru) Barato 2016, 25-29-a de julio
2015 Blagoevgrad Bulgario 2015, 20-24-a de julio
2014 Pekino (Beijing) Ĉinio 2014, 21-25-a de julio
2013 Manĉestro Britio 2013, 22-26-a de julio
2012 Ljubljano Slovenio 2012, 29-a de julio4-a de aŭgusto
2011 Pittsburgh Usono 2011, 24-30-a de julio
2010 Stokholmo Svedio 2010, 19-23-a de julio [1]
2009 Vroclavo Pollando 2009, 2631-a de julio [2] Arkivigite je 2010-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
2008 Sunbordo (Slanĉev Brjag) (*) Bulgario 2008, 49-a de aŭgusto [3] Arkivigite je 2009-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
2007 Sankt-Peterburgo (Zelenogorsko) Rusio 2007, 31-a de julio4-a de aŭgusto [4] Arkivigite je 2012-12-21 per Archive.today
2006 Tartu Estonio 2006, 16-a de aŭgusto [5] Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
2005 Leiden Nederlando 2005, 812-a de aŭgusto
2004 Moskvo Rusio 2004, 26-a de aŭgusto [6]
2003 Borovec (*) Bulgario 2003, 612-a de septembro [7]

Partopreno redakti

La malsupra tabelo montras la jaroj, en kiu partoprenis ĉiu lando. Ankaŭ ĝi montras kiu lando aranĝis la olimpiadon en ĉiu jaro.

Lando 2003[1] 2004[2] 2005[3] 2006[4] 2007[5] 2008[6] 2009[7] 2010[8] 2011[9] 2012[10] 2013[11] 2014[12] 2015[13] 2016[14]
Ĉiuj 6 7 9 9 9 11 17 18 19 26 26 28 29 30
Bulgario ARANĜ. ARANĜ. ARANĜ.
Ĉeĥio
Estonio ARANĜ.
Latvio
Nederlando ARANĜ.
Rusio ARANĜ. ARANĜ.
Pollando ARANĜ.
Serbio/Jugoslavio
Finnlando
Rumanio
Litovio
Hispanio
Svedio ARANĜ.
Usono ARANĜ.
Germanio
Sud-Koreio
Slovenio ARANĜ.
Aŭstralio
Unuiĝinta Reĝlando ARANĜ.
Barato ARANĜ.
Irlando
Norvegio
Singapuro
Brazilo
Kanado
UAE
Vjetnamio
Ĉinio ARANĜ.
Grekio
Hungario
Israelo
Japanio
Manksinsulo
Tajvano
Turkio
Pakistano
Ukrainio
Bangladeŝo
Francio
Kazaĥio
Srilanko
     Ĉijare la lando aranĝis la olimpiadon.
     Ĉijare la lando partoprenis en la olimpiado.
     Ĉijare ne partoprenis la lando.
     La lando eble partoprenus en la olimpiado (la nacia olimpiado okazis).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti