Internacia programo por abolo de infanlaboro

La Internacia programo por abolo de infanlaboro, aŭ en angla International Programme on the Elimination of Child Labour (IPEC), estas programo kiun la Internacia Organizaĵo de Laboro plenumas el 1992. La celo de la IPEC estas labori por la iompostioma elradikigo de la infanlaboro pere de la plifortigo de la ŝtataj kapabloj por alfronti la problemojn de la infanlaboro kaj de la kreado de tutmonda movado por lukti kontraŭ ĝi.

La grupoj kiuj estas prioritataj celoj por la IPEC estas la infanoj submetitaj al la plej malbonaj formoj de infanlaboro, kiel la sklaveco aŭ similaj praktikoj, kiel la deviga infanlaboro, kaj la infanoj kiuj faras danĝerajn laborojn aŭ kiuj laboras sub danĝerajn laborkondiĉoj. La programo ankaŭ atentas especiale la infanojn kiuj estas speciale vundeblaj, tio estas, la tre junaj infanoj kiuj jam laboras (malpli ol 12-jaraĝaj) kaj la infaninoj kiuj laboras.

La planita strategio celas jenon:

  • Helpi aliancon de kunlaborantoj por rekoni la infanlaboron kaj agadi kontraŭ ĝi.
  • Analizi la situacion por detekti problemojn de infanlaboro en difinita lando.
  • Asisti en la disvolvigo kaj en la aplikado de ŝtataj politikoj al la problemoj de infanlaboro.
  • Plifortigi la organizojn jam ekzistantajn kaj organizi la instituciajn mekanismojn.
  • Konsciigi pri la problemo tra la tuta lando, en vilaĝoj kaj laborlokoj.
  • Helpi la disvolvigon kaj la aplikadon de protekta leĝaro (labora juro).
  • Helpi la rektan agadon ĉe (eblaj) infanoj laboristoj kun montraj celoj, inklude la programojn de difinita daŭro por fronti la plej malbonajn formojn de infanlaboro.
  • Reprodukti kaj etendi la sukcesajn projektojn en la programoj de la kunlaborantoj.
  • Algi aferojn de infanlaboro en la politiko, la programoj kaj la sociekonomiaj principoj.