Internacia reago al milito en Darfuro

La milito en Darfuro (Sudano) daŭris ekde la 1980-aj jaroj kaj kaŭzis pereojn al pli da 200,000 homoj. Ankoraŭ 2 milionoj da homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn, centmiloj iĝis rifuĝintoj. Dum longa tempo internacia komunumo ne sukcesis efike influi situacion pro diversaj pozicioj, kiuj okupas interesigitaj landoj.

Manifestacio pri Darfuro

Oficiala reago redakti

Ĉado

Oni komunikis ke Justico kaj Egaleco (JEM) kaj Sudana Liberiga Movado (SLM) ricevis financan, politikan kaj militan subtenon de la ĉada registaro[1]. Pro tiu nur la 18-an de julio 2008 Sudano kaj Ĉado subskribis la interkonsenton pri restarigo de diplomataj rilatoj.

Ĉinio

Tradicie subtenas la sudanan registaron, deklarante ke enkondukado de sankcioj nur komplikiĝos situacion en regiono.

En februaro 2008 Liu Guijin, speciala delegito de la registaro de Ĉinio pri darfura problemo, transdonis en Kartumo helpajn materialojn en valoro de 80 milionoj da juanoj kaj deklaris, ke plejparto de ĝi transportas al Darfuro. Li diris, ke Ĉinio ankaŭ liveris prunton de 50 milionoj da usonaj dolaroj por konstrui akvoprovizan instalaĵon, kaj nun la konstruo iras glate[2].

En aprilo 2008 la registaro de Ĉinio akceptis la inviton de UN pri ekspedo de sapeistaj taĉmentoj al Darfuro. La unua trupo atingis regionon en novembro. La 10-an de januaro 2009 la unua taĉmento el 153 oficiroj kaj soldatoj de la dua pac-konserva inĝeniera trupo de Ĉinio flugis al Darfuro por konstrui kaj gardi vojojn, pontojn, konstruaĵojn, aviadilo-haltejojn kaj defendajn fortikaĵojn. Ankaŭ gi respondecis pri esploro de akvofonto, putoborado kaj pri konstruo de akvoĉerpaj ekipaĵoj. Laŭ plano la dua taĉmento konsistanta el 161 oficiroj kaj soldatoj devis flugi al Darfuro en la 18-a de januaro[3].

 
George W. Bush kaj Minni Minnawi. Vaŝingtono. 25-an de julio 2006

Eritreo

En februaro 2006 ekspertizistoj de Unuiĝintaj Nacioj komunikis ke la registaro de Eritreo provizis kaj, evidente, provizas JEM kaj SLM per armilaro, instruis ribelulojn en militaj tendaroj en Eritreo ĉe landlimo kun Sudano, donas al ĝi financan, politikan kaj militan subtenon[1].

Eŭropa Unio

Ekde januaro ĝis aŭgusto 2004 Eŭropa Komisiono eliĝis por Sudano la humanitaran helpon je 104 milionoj da eŭroj. La 25-an aŭgusto 2004 Komisiono informis pri la eligo de la humanitara helpo por Darfuro je 20 milionoj da eŭroj. Ĉirkaŭ 20 milionoj estas antaŭdestinitaj por la aĉeto de proviantoj kaj medikamentoj por rifuĝintoj. Ceteraj 5 20 milionoj eliĝis por humanitaraj organizaĵoj en Darfuro[4].

Italio

En 2005 donis pli da 7 milionoj da eŭroj por la helpado al la loĝantaroj de Darfuro[5].

Libio

En unua duono de 1980-aj jaroj Muamar Kadafi, gvidanto de Libio, iom da tempo subtenis tiujn protestojn por damaĝi sian rivalon Ĝafar Muhamed Nimejri, la prezidento de Sudano. Post la renverso de tiu, Kadafi ĉesis apogi la darfuran opozicion. Tamen ekspertizistoj de UN ricevis informo pri financa, politika kaj milita subteno al JEM kaj SLM[1].

Usono

La 19-an de julio 2007 usona prezidento George W. Bush deklaris, ke li decidis ne solflanke sendi usonan armeon al Darfuro[6].

Ĝis 2009 diversaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj eliĝis pli ol 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj por helpi Darfuron. Tamen multaj neregistaraj organizaĵoj deklaris, ke tiu mono ne ĝisiris la loĝantaron de regiono.

Sociala reago redakti

En oktobro 2004 Darfuron dum tri tagoj vizitadis Angelina Jolie, ambasadorino de Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNHCR).

En decembro 2006 la usona aktoro kaj reĝisoro George Clooney, la aktoro Don Cheadle, la usona sprintisto Joey Cheek kaj la kenja olimpia ĉampiono pri atletiko Tegla Loroupe vizitis Ĉinion kaj Egipton, kie ili renkontis kun politikistoj kaj alvokis ilin helpu loĝantaron de Darfuro[7].

Vidu ankaŭ redakti

Misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Afrika Unio en Darfuro

Referencoj redakti