Internacia tago de scio pri minoj kaj preventaj agadoj kontraŭ minoj

Internacia tago de scio pri minoj kaj preventaj agadoj kontraŭ minoj (angle: International Day for Mine Awareness and Assistance in Mine Action) – festo celebrata ĉiutage la 4-an de aprilo, establita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per rezolucio A/RES/60/97 en 2005.

La festo celas agadon kontraŭ minoj en landoj, kie minoj kaj neeksplodintaj pafaĵoj postlasitaj post milito estas grava danĝero por sekureco, sano kaj vivo de civila loĝantaro kaj malfaciligas socian kaj ekonomian evoluon sur la nivelo de la lando kaj regiono.

Teraj minoj kaj neeksplodintaj pafaĵoj baras vojojn en Afganio, Sudano, Kamboĝo kaj Demokratia Respubliko Kongo. Ili baras ankaŭ aliron al lernejoj kaj malsanulejoj en Laoso, Gazo kaj Nepalo.