International Crisis Group

neregistara organizaĵo

International Crisis Group (ICG)internacia krizogrupo estas fama ne-registara organizo financita ĉefe de usonaj fondaĵoj kaj de subvencioj de naciaj buĝetoj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj ĝi proponas analizojn kaj solvproponojn por internaciaj konfliktoj.

International Crisis Group
ne-registara organizaĵopensfabriko
Komenco 1995
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Moto Working to prevent conflict worldwide
Fondinto(j) Morton I. Abramowitz • Mark Malloch Brown • George J. Mitchell vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

En 2009 la organizaĵo havas 130 plentempajn dungitojn.

La organizaĵo estis fondita de la eksano de la Eŭropa Komisiono, Chris Patten (Lord Patten of Barnes). Ekde januaro 2000 la aŭstralia eksministro pri eksteraj aferoj, Gareth Evans, estas prezidanto kaj direktoro de la organizaĵo.

La ĉefsidejo de ICG troviĝas en Bruselo, Belgujo, aliaj reprezentejoj en Vaŝingtono, Londono kaj Moskvo. La kunlaborantoj laboras en 15 ejoj tra la mondo kaj aktivas en krizejoj en ĉirkaŭ 50 landoj.

La raportoj de ICG estas sendataj al ministroj pri eksteraj aferoj kaj internaciaj organizaĵoj, kaj publikigitaj sur la ttt-ejo de la organizaĵo al la publiko.

Kritiko redakti

Oni kritikas la organizaĵon pro partopreno en iuj konfliktoj, kiel ekzemple la postulo al EU en 2007 rapide agnoski la sendependecon de Kosovo. Serbujo kaj Rusujo konsideris tion provokado.

Eksteraj ligiloj redakti