International Harvester

La International Harvester Company (mallongigita unue IHC kaj poste IH) (nune konata kiel Navistar International Corporation) estis fabrikanto en Usono de agrikultura maŝinaro, konstrumaŝinaro, kamionoj, kaj hejmaj kaj komercaj produktoj. En 1902, J.P. Morgan kunigis la McCormick Harvesting Machine Company kaj la Deering Harvester Company, kun tri pli malgrandaj agrikulturaj ekipadaj firmaoj, por formi International Harvester. En 1985, International Harvester forvendi plej el ties agrikultura divizio al Tenneco, Inc., kiu kunigis ĝin en siaj filioj Case Corporation sub la marko Case IH. Sekve de la terminoj de la interkonsento de IH kun Tenneco, International Harvester renomigis sin kiel Navistar International Corporation en 1986.

Reklamaĵo de 1939 por internacia ruldomo "Jungle Yacht", por luksa veturo al la Belga Kongo.[1]
Reklamaĵo de 1940 por internacia Tanker Truck.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti