Interreta relajsa babilo

protokolo por rete babili

IRC estas protokolo por babili rete. La angla mallongigo signifas "Internet Relay Chat" (laŭvorte, "Interreta relajsa babilo"). Ĝi estas tiel nomata, ĉar diference de aliaj servoj por babilado, kiuj uzas unu centran servilon, IRC ligas multajn servilojn kune, kiuj relajsas mesaĝojn interalie.

Interreta relajsa babilo
retbabilado • komputila retkomunika protokolo • komunikilo • klienta-servila arkitekturo • text-based protocol vd
Dum 1989 - nekonata/nuntempe
vdr
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Jarkko Oikarinen, kun helpo de siaj amikoj Jyrki Kuoppala kaj Jukka PIHL, kreis IRC je aŭgusto 1988, kiam li laboris por la Universitato de Oulu, Finnlando.[1]

Klientoj redakti

 
Kliento Irssi

Por konektiĝi kun IRC-servilo oni bezonas IRCan klientprogramon. Estas diversaj IRCaj klientoj por preskaŭ ĉiuj operaciumoj.


Kliento Operaciumo(j) Licenco(j) Ligilo
Irssi Tekstkonzoloj de Linukso, BSD, Unikso, Mac OS X Libera laŭ GPL kaj senpaga. [1]
KVirc GNU/Linux, Unikso (BSD, Mac OS X), Vindozo Libera laŭ GPL kaj senpaga. [2] Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
mIRC Vindozo Senpaga unu monaton, $20 poste. [3]
XChat Vindozo, Linukso, BSD, Mac OS X, Unikso Ĉiuj versioj krom la oficiala vindoza versio estas liberaj kaj senpagaj; ekzistas ankaŭ senpagaj neoficialaj vindozaj versioj. [4]

Multaj klientoj ankaŭ kapablas skriptetiĝi por aldoni funkciojn al la programo.

Serviloj redakti

Jenas listeto de la plej popularaj IRCaj serviloj.

Reto Uzata servilo pordo
irc irc://irc.xs4all.nl 6661
under irc://Diemen.NL.EU.Undernet.org 6662
ef irc://irc.isdnet.fr 6669
dal irc://nexgo.de.eu.dal.net 6666
bras irc://irc.cpunet.com.br 6665
disc irc://Roma.IT.Discussioni.Org 6667
hispa irc://libres.irc-hispano.org 6667
freenode irc://irc.freenode.net 6667
Libera.chat irc://irc.libera.chat 6697
IrCQnet irc://irc.icq.com 6667

En Esperanto redakti

Eblas partopreni per IRC en la plej aktiva esperantlingva telegrama grupo, Nova Esperantujo (vidu la eksterajn ligilojn).

Referencoj redakti

  1. STENBERG, Daniel (la 8-an de Aprilo). History of IRC (Internet Relay Chat). Alirita la la 18-a de Aprilo 2002.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti