Intruzio (geologio)

Intruzio en geologio signifas ĝenerale la enpenetradon de viskoza materialo en jam ekzistantajn petrokorpojn (ekzemple ankaŭ de sala kupoloj aŭ de malmolaj argiloj en la superkuŝantajn tavolojn).

Tiu bildo montras plurajn ekzemplojn de intruzioj per la magmo (ruĝkolora).

Sed plej ofte la nocio koncernas la enpenetradon de fandofluida magmo (vidu: plutonismo) respektive, ne tutprecize, la petrokorpojn tiamaniere ekestintajn (vidu: plutono). La magmaj petroj, kiuj dum la solidiĝo de la magmoj kristaliĝas (plutonitoj), pro tio nomiĝas ankaŭ intruzipetroj.

Literaturo redakti

Hans Murawski: Geologisches Wörterbuch. 8., völlig überarbeitete und erweiterte Auflage, Ferdinand Enke Verlag, Stuttgart, 1982. ISBN 3-432-84108-6.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti