Intuicia logikointuiciisma logiko, foje pli ĝenerale nomita konstrua logiko, referencas al sistemoj de simbola logiko kiuj diferencas el la sistemoj uzataj por klasika logiko per pli fermita montrado de la nocio de konstrua pruvaro. Partikulare, sistemoj de intuicia logiko ne inkludas la leĝon de la ekskludita mezo kaj la nuligon de la duobla neado, kiuj estas fundamentaj reguloj de la inferenco en klasika logiko.

Formaligita intuicia logiko estis origine disvolvigita de Arend Heyting por havigi formalan bazon por la programo de intuiciismo de Luitzen Egbertus Jan Brouwer. El pruvteoria perspektivo, la kalkuloj de Heyting estas limigo de klasika logiko en kiu la leĝo de la ekskludita mezo kaj la nuligo de la duobla neado estis forigitaj. La ekskludita mezo kaj la nuligo de la duobla neado povas ankoraŭ esti pruvataj por kelkaj propozicioj en ia kazo pre de kazbazo, tamen, sed tio ne estu universala kiel ĉe la klasika logiko.