Inundo de Flava Rivero (1938)

La inundo de Flava Rivero en 1938 (ĉine 花园口决堤事件, huā​yuán​ kǒu​ jué​dī​ shì​jiàn) estis inundo kreita de la naciista registaro de Ĉinujo en la komenciĝo de la dua ĉina-japana milito por provi haltigi la rapidan antaŭiron de la japana armeo. Ĝi estis nomita la "plej vasta agado de media militagado en la historio".[1]

Strategia decido kaj inundo redakti

En 1937 la japana imperia armeo marŝis rapide al la centro de la ĉina teritorio. En junio 1938 la japanoj kontrolis la tutan nordan parton de Ĉinujo. La 6-an de junio ili kaptis la ĉefurbon de Henan, Kaifeng, kaj minacis Ĝengĝoŭon. Tiu urbo estis la kunvenejo de la fervojoj de Pinghan kaj Longhai, kaj tiel la japanoj endanĝerintus rekte la urbegojn Vuhano kaj Ŝiano.

Por haltigi la antaŭmarŝon de japanoj al la okcidenta kaj suda partoj de Ĉinujo Ĉiang Kai-ŝek, laŭ propono de Chen Guofu, decidis malfermi digojn de Flava Rivero ĉe Ĝengĝoŭo. La unua plano celis la detruon de la digo ĉe Zhaokou, sed pro malfacilaĵoj en tiu loko la digo estis fine detruita la 5-an kaj 7-an de junio ĉe Huayuankou, je la suda riverbordo. Akvo inundis ĝis Henano, Anhujo kaj Ĝjangsuo. La inundo kovris kaj detruis milojn da kvadrataj kilometroj de agraro kaj puŝis la enfluejon de la Flava Rivero centojn da kilometroj suden. Miloj da vilaĝoj estis inunditaj aŭ detruitaj kaj pluraj milionoj da vilaĝanoj iĝis rifuĝintoj.

Oficiala naciisma postmilita komisio taksis ke 800.000 homoj dronis, sed tio eble estas tro malalta nombro.[2]

Sekvoj redakti

La digoj estis rekonstruitaj en 1946 kaj 1947. La Flava Rivero reiris al sia antaŭ-1938-a fluejo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Steven I. Dutch, "The Largest Act of Environmental Warfare in History," Environmental & Engineering Geoscience 15.4 (November 2009): 287-297.
  2. Jay Taylor, The Generalissimo: Chiang Kai-Shek and the Struggle for Modern China (Cambridge, MA: Belknap Press of Harvard University Press, 2009): 154-155.

Bibliografio redakti

  • Diana Lary, "Drowned Earth: The Strategic Breaching of the Yellow River Dyke, 1938," War In History 2001 Apr 1;8(2): 191-207. En: Academic Research Library [database on the Internet] [cited 2010 Sep 21]. Available from: http://www.proquest.com/; Document ID: 1082337951.
  • Steven I. Dutch, "The Largest Act of Environmental Warfare in History," Environmental & Engineering Geoscience 15.4(November 2009): 287-297.