La nocion invencio oni uzas kvazaŭ ĝi signifus muzikan formon, tamen invencio (de la latina invenire – inventi resp. inventio - ideo) ne estas klare difinita. Ĝi estas kutima ekde la mezo de la 16-a jarcento kaj havas jenajn signifojn:

  • anstataŭa nomo por muzikaĵoj, kies ĝenronomo ne estas indikata ;
  • unua publikado de aperintaj muzikpecoj;
  • pecoj, kiujn oni opinias speciale ideriĉaj, invenciaj aŭ novspecaj.

Muzika aplikado redakti

El unu muzika ideo (temo) komponisto evoluas la tutan muzikaĵon. Je tio li diversmaniere prilaboras la temon, ekz. laŭ la principo de la imitado (imitado de temo en alia voĉo), sekvenco (ripetado de temo sur alia tonŝtupo), transponado (temo aperas sur aliatonŝtupo en alia tonalo), invertado, aŭgmentado (pligrandigo de la notvaloroj), diminuado (plimalgrandigo de la notvaloroj), dispartigo (nur parto de la temo estas uzata). Antagonisme aperas kontraŭ la temo la t.n. kontrapunkto. Invencio kutime estas duvoĉa.

Ĉe Johann Sebastian Bach la invencio estas du- aŭ trivoĉa klavarila muzikaĵo, en kiu la komponisto prilaboras la muzikan ideon polifonie.