Ioane Ŝavteli (kartvela:) estis kartvela poeto de la 12-a kaj 13-a jarcentoj konsiderita kiel la verkinto de la tradicia laŭdata poemo en Kartvelio, konata kiel Abdulmesia (აბდულმესია), t.e.,"sklavo de Mesio" (de araba عبد المسيح, Abdul Masīh).

Ioane Ŝavteli
Persona informo
იოანე შავთელი
Naskiĝo 30-an de novembro 1149 (1149-11-30)
Morto 30-an de novembro 1214 (1214-11-30) (65-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto vd
Verkado
Verkoj Abdoulmessia ❦
Q48769800 vd
vdr

Referenco al Ŝavteli kaj lia laboro estas faritaj en postskribaĵo en La kavaliro en la panterfelo de Ŝota Rustaveli (ვეფხისტყაოსანი), kio estas la fonto de la nekohera titolo de la poemo. La odo de Ŝavteli estas, fakte, panegiro al la du plej grandaj monarkoj de mezepoka Kartvelio, Davido "la konstruanto" (r. 1089-1125) kaj la tiutempa reĝino de la poeto, Tamara de Kartvelio (r. 1184-1213). Malmulto estas sciata pri la biografio de la verkinto mem. "Ŝavteli" ŝajnas esti teritoria epiteto. La stilo de Ŝavteli inkludas fortan pastran diskurson kaj lia lingvaĵo estas laŭ konsiderinda mezuro artefarita kaj arkaike libera. Eventuale kleriko, li estas raportita de la mezepokaj kronikoj kiel fama poeto kaj filozofo akompaninta Tamaran en pluraj el ŝiaj vojaĝoj kaj kampanjoj.