Ipce (antaŭe International Pedophile and Child Emancipation, "Pedofilia kaj Infana Emancipado Internacia", mallongigita IPCE[2]) estas privata internacia organizaĵo dediĉita al stimulado de la akademia debato pri pedofilio, kiu proponas kiel bazan precepton la eblon de seksaj rilatoj reciproke konsentaj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj. Ĝi estis fondita en Nederlando fine de la 1980aj jaroj[3] kun la celo prepari la pedofiliajn grupojn de la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (IALG). Post la forpelo de la pedofiliaj organizaĵoj fare de IALG en 1994, IPCE daŭrigis sian laboron, unue kiel kunordiganto de la pedofiliaj grupoj ĉirkaŭ la mondo kaj poste kiel privata kolektivo[4].

Ipce
organizaĵo
Sidejo Amsterdamo[1]
Tipo privata kolektivo
Retejo ipce.info
vdr

Laŭ siaj statutoj[5], la celoj de la organizaĵo estas interŝanĝi opiniojn kaj ideojn, kundividi informon kaj kunordigi strategiojn politikajn kaj alispecajn por la emancipado de la pedofiloj kaj malkriminaligo de la intergeneraciaj konsentaj rilatoj[6]. Spite al sia origino en la sino de la pedofilia aktivismo, la organizaĵo ne havas ofiale aktivisman karakteron, estante ĝia laboro esence informa[4].

Nuntempe, Ipce publikigas la retbultenon Ipce Newsletter[7] kaj la revuon Ipce Magazine. La grupo ankaŭ mastrumas retejon kun vasta dokumenta arkivo de sciencaj studoj, libroj kaj ĵurnalaj artikoloj pri pedofilio kaj rilataj aferoj, kiu plue inkluzivas privatan forumon pri tiu speco de literaturo kaj pri la vojoj stimuli la akademian debaton pri pedofilio[8][9]. Ĉiujare, Ipce tenas kunvenojn por diskuti pri internaj aferoj kaj aliaj temoj, okazantaj ĉiun jaron en malsama lando.

Polemiko redakti

En 2004, kaŝpolicano de la brita polico kiu enketis la pedofilian aktiviston kaj eks-membron de Ipce Tom O'Carroll enfiltriĝis en la ĉiujaran kunvenon de la organizaĵo, okazinta en Hamburgo (Germanio)[10]. Pli poste oni prezentis kontraŭ Tom O'Carroll du akuzojn pri distribuo de "obscenaj bildoj" de neplenaĝuloj, senrilataj al la organizaĵoj nek al la kunveno, en kiu la polico ne trovis iun neleĝan faron[11][12][13].

Ankaŭ en 2004, la iama akademiisto de la Universitato de Glasgow Richard Yuill estis atakita kaj misfamigita de maldekstrismaj ĵurnalistoj pro esti partopreninta en kunveno de la organizaĵo kiel parto da lia scienca esplorado, post sekreta enketo efektivigita de Ireen van Engelen, kiu havigis informon al la ĵurnalisto de Scottish Daily Mail Marcello Mega[14][15].

Ekde kiam tiuj faktoj okazis, la sekurecaranĝojn de Ipce oni plifortigis konsiderinde.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. L'Espresso, 1997
  2. En 1998 la organizaĵo diskutis ŝanĝi sian nomon forigante la 'P' pro konsideri, ke la uzo de la termino 'pedofilia' estis disastra "el vidpunkto de publikaj rilatoj kaj komunikiĝoj". Fine oni venis en akordon konsistantan en konservi la nomon, sed kiel substantivo (Ipce) anstataŭ siglo (IPCE), sen klarigi la originalan signifon. Fontoj: O'Donnell, Ian; Milner, Claire. Child Pornography: Crime, Computers and Society, Londono: Routledge, 2012, ISBN 1135846359
  3. Ipce's Newsletters and Meetings - Overview, Ipce.info
  4. 4,0 4,1 Ipce[rompita ligilo], artikolo sur BoyWiki
  5. Statements and short essays, Ipce.info
  6. Dallam, Stephanie "Science or Propaganda? An examination of Rind, Tromovitch & Bauserman" Arkivigite je 2012-02-16 per la retarkivo Wayback Machine. Journal of Child Sexual Abuse, Vol. 9, n-ro 3/4 (2002), noto 10
  7. Antaŭ la apero de la retbulteno, Ipce publikigis paperan bultenon kiu dokumentis informon pri la kunvenoj, ke la grupo havis dum la antaŭcifereca periodo.
  8. Whitfield, Charles; Silberg, Joyanna; Fink, Paul. Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors, Nov-Jorko: Haworth Maltreatment & Trauma Press, 2001. ISBN 0789019019, p. 129, noto 10
  9. Pedophiles campaign to change classification of mental disorder Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, CNN, 2012-5-20
  10. Ipce's internal matters, Ipce Newsletter, n-ro 26, novembro 2008
  11. Men jailed for making and distributing indecent images of children, Metropolitan Police
  12. Pair admit to child porn charges, BBC News
  13. Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, sur la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy
  14. News & Features Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, Press Complaints Commission
  15. Richard Yuill Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo sur Newgonwiki