ipernity estas socia retejo, kiu ebligas kaj senpage kaj kontraŭ kotizo havigi retspacon por krei blogon, publikigi fotojn, filmojn kaj sonaĵojn kaj partopreni en sociaj retoj. La interfaco de la retejo estas plurlingva. Iam ĝi ankaŭ estis disponebla en Esperanto.

Ĉefpaĝo de ipernity en Esperanto (2013)

Historio redakti

ipernity estis disvolvita en Sophia Antipolis kaj postulis 2 jarojn da programado kaj testado. La alfa versio de la retejo naskiĝis en majo 2006. La beta versio de Ipernity estis malfermita al la publiko ekde aprilo 2007. En aprilo 2013 aperis la fina versio.

La fondon de Ipernity iniciatis du francaj programistoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr.

Esperanto redakti

Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado. La esperanta interfaco de Ipernity estis oficiale lanĉita vendrede la 12-an de oktobro, kune kun la tradukoj en la germana, hispana kaj itala[1].

La ipernity-blogo estis vaste uzata de la esperantista komunumo [2][1]. Fine de 2008 Ipernity havis ĉirkaŭ 50000 uzantojn, el kiuj 1500 uzis Esperanton. Fine de 2016 la uzantoj estis ĉirkaŭ 100 000, multe malpli ol la 2 mio da esperanto-uzantoj je kiuj esperis ipernity[1].

Planita ĉesigo de la retejo fine de januaro 2017 redakti

Post kiam monmalfacilaĵoj jam estis raportitaj komence de 2016, ipernity informis uzantojn la 1-an de decembro 2016, ke ili volas fermi la retejon la 31-an de januaro 2017[3][4].

Pro la alta nivelo de engaĝiĝo de uzantoj, la posedanto etendis la daŭran operacion de la retejo preter la anoncita ĉesdato por ebligi diversajn opciojn por ĝia daŭra ekzisto esti ekzamenitaj.

Asocio de Membroj de ipernity (IMA) daŭrigas la socian retejon redakti

Naskiĝis la ideo ke neprofitcela organizaĵo, la Asocio de Membroj de Ipernity (IMA), povus daŭre funkcii la platformon[5], Tiu ĉi ideo estis komunikita al uzantoj la 26-an de januaro. Samtempe, enketo estis farita demandante uzantojn ĉu ili restos en la ŝanĝitaj kondiĉoj kaj subtenos tian modelon finance.  La respondo estis superforte pozitiva kaj popolinvesta kampanjo estis lanĉita por kolekti enspezojn por ĝia funkciigo dum la unua jaro sub la IMA.  Ene de 15 tagoj, 117% de la planitaj monrimedoj (25 000 USD) necesaj por plufunkciigi Ipernity estis donacitaj. La Asocio de Membroj de Ipernity (IMA) estis oficiale registrita kiel asocio la 11-an de marto 2017. Bedaŭrinde ne plu sufiĉe da esperanto-uzantoj abonis kaj tial la interfaco ne plu estas ankaŭ en Esperanto.

Ebloj redakti

ipernity ebligas publikigon de:

La publikigaĵoj povas esti prezentitaj en albumoj kaj aldonitaj al grupoj.

Etikedoj kaj geoetikedoj redakti

Aŭtoroj kaj vizitantoj povas etikedi ajnan enhavon:

  • Ŝlosilvortoj
  • Etikedo pri membroj: (personoj interesitaj pri la enhavo)
  • Geoetikedoj: geografiaj lokigaj etikedoj (de kie venas la enhavo)

Ĉi tiuj metadatenoj faciligas esplori kaj ebligi novajn funkciojn kiel geografiajn serĉojn por fotoj kaj filmetoj unu miksaĵo de Google Maps .

Protekto de rajtoj redakti

Ipernity inkluzivas permesilojn de Krea Komunaĵo.

Socia retejo redakti

La retejo provizas interagadon inter enhavo, aŭtoroj kaj vizitantoj. Estas sugestoj/komentaj sistemoj, interkonektado, tujmesaĝilo, retpoŝta servo, kiuj faciligas socian uzon de la retejo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (eo) Ipernity esperas je 2 milionoj da esperantistoj, Libera Folio, la 21-an de oktobro 2007.
  2. (en) El revuo Esperanto-USA: ipernity Arkivigite je 2010-03-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (en) Jason Scott: The Ipernity Inferno, The Internet Archive, la 7-an de Septembro 2017,
  4. Sciigo de la Teamo de Ipernity
  5. Ipernity Members Association Project

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti