Irŝava

urbo en Ukrainio

Irŝava (ukraine Іршава, ruse Иршава, hungare Ilosva (iloŝva), slovake Iršava) estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Irŝava, kies distriktejo estas.

Irŝava
Transkarpata provinco en Ukrainio
Transkarpata provinco en Ukrainio
urbo en Ukrainio • urbotipa setlejovilaĝo
Ukraina provinco
Ukraina provinco Transkarpatio
Administrado
Ukraina nomo Іршава
Rusa nomo Іршава
Slovaka nomo Iršava
Hungara nomo Ilosva
Geografio
Areo km²
Supermara alteco 130 m
Demografio
Loĝantaro 10300
Poŝtkodo 90100
Telefonprefikso +380-3144
Aŭtokodo AO
Irŝava (Transkarpatio)
Irŝava (Transkarpatio)
DMS
Irŝava
Irŝava
Irŝava
vdr
Blazono de Irŝava

Situo redakti

Irŝava situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Svaljava-Vinohradiv. La lasta troviĝas 26 km-ojn.

Historio redakti

En 895 la hungaraj gentoj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon, sed en Irŝava oni trovis terfortikaĵon antaŭ la hungaroj. La loko estis menciita unue en 1341 en formo Makszemháza. Poste la komunumo iĝis nesto de familio Ilosvay. La plej fama, kiu havis la komunumonomon estis muzikisto-kantisto el la 16-a jarcento Petro Ilosvai Selymes (ŝejmeŝ). Post la mezepoko la loko apartenis al princlando Transilvanio. En 1910 Ilosva havis 1919 da loĝantoj (969 rutenoj kaj 947 hungaroj). Ĝis 1920 Ilosva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, kies distriktejo estis, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ilosva/Irŝava. Ekde 1945 Irŝava apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Irŝava urbiĝis en 1982.

Vidindaĵoj redakti